Nova areo de Lingang sub ŝanhaja liberkomerca zono bonvenigas la unuan eksterlandan bankon

BY:May 9, 2022


Lastatempe la administra komitato de la nova areo de Lingang sub la liberkomerca zono de Ŝanhajo anoncis, ke Unuiĝinta Transmara Banko (UTB) en Ĉinio estos antaŭvide malfermita en la nova areo de Lingang en la tria trimestro ĉi-jare.


Laŭ la administra komitato, la unua eksterlanda banko starigota en Lingang montras, ke eksterlandaj investantoj estas plenaj de fido pri la perspektivoj de Lingang kaj la ĉina financa merkato.


UTB en Ĉinio diris, ke ĝi daŭre liveros kompletan aron da financaj servoj por ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenoj per sia komerca reto en ASOAL-landoj, kaj samtempe fokusiĝos al kreado de translandaj financaj novigaj solvoj kun politikaj avantaĝoj en Lingang.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat