Arboplantado en Pekino dum printempo

| 2022-04-26
Bookmark and Share

En Ĉinio, la 12-a de marto estas konata kiel Tago de Arboplantado, sed aktivaĵoj ne estas limigitaj al tiu tago, kaj tra tuta Ĉinio homoj plantas multajn arbojn en marto kaj aprilo. En Brazilo, ni havas similan festotagon, nomita Tago de Arbo, en la 29-a de aprilo, kiam similaj aktivaĵoj okazas en la lando.


Eksterlandanoj plantis 200 arbojn en Pekino, la 16-an de aprilo.


Por tiu ĉi printempo, Pekino starigis 17 lokojn, kun la totala areo de 73 hektaroj por arboplantado. Ekde 1979, kiam la 5-a Tutlanda Popola Kongreso enkondukis agadojn okaze de la Tago de Arboplantado, 210 milionoj da arboj estis plantita en tiaj agadoj. De 1980 ĝis la fino de 2021, la arbara kovrado de la ĉefurbo pliiĝis de 12.83% al 44.6%, ĝia indico de enurbaj verdaj areoj pliiĝis de 20.08% ĝis 49%, kaj ĝia pokapa publika verdejo atingis 16.6 kvadratajn metrojn. Ĉi-jara arboplantado komenciĝis en la unua de marto kaj daŭros ĝis la 31-a de majo.


Por doni la ekzemplon kaj instigi homojn planti arbojn, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ŝtatgvidantoj ĉiujare engaĝiĝas en arboplantado en tiu ĉi epoko, kaj ĉi-jare ili plantis arbojn en Huangcun-urbeto de Daxing-distrikto, Pekino, en la 30-a de marto. Xi diris, ke li faris tion por kontribui al la konstruado de bela Ĉinio kaj por instigi la tutan socion, precipe junulojn, antaŭenpuŝi la ekologian progreson, por ke la medio de Ĉinio fariĝu eĉ pli bona.


En arboplantado engaĝiĝas homoj el malsamaj sociaj ka profesiaj rondoj. Multaj lernejoj aranĝas arboplantadon por siaj lernantoj, kaj diversaj aliaj organizoj aranĝas aŭ sponsoras arboplantadojn en malsamaj lokoj.


Ĉi-jare, speciala arboplantado por vintrolimpikaj atletoj estis aranĝita en la Shougang-a Platformo por Skisaltado kaj Pekina Vintrolimpika Parko. En tiu aktivaĵo, ĉinaj vintrosportistoj, inkluzive de la steluloj Su Yiming, Wu Dajing kaj Ren Ziwei, celebris la sukcesan realiĝon de ĉi-jaraj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj kaj antaŭenigis eĉ pli la entuziasmon pri vintrolimpikaj sportoj kaj ampleksigi la heredaĵojn postlasitajn de la ludoj.


Mi dum plantado de Zamenhof-arbo en Hanojo, dum la 97-a UK


Antaŭ dek jaroj, okaze de la 97-a UK, mi partoprenis en ceremonio por planti arbon en parko de Hanojo. Tiu arbo ricevis ŝildon omaĝe al Zamenhof kaj estis enlistigita kiel ZEO (Zamenhof-Esperanta Objekto). Tiu estis mia unua vera sperto pri arboplantado.


Ĉi-jare mi estis invitita de la Pekina Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj por partopreni en arboplantado en la norda distrikto Pinggu de Pekino, la 16-an de aprilo. La asocio aranĝis busojn por transporti nin al la loko, kie estis jam multaj arbidoj plantitaj antaŭ nelonge, verŝajne pere de similaj aktivaĵoj, kaj aliaj ducent arbidoj atendantaj nin por esti plantitaj.


Mi plantanta arbon en Changping-distrikto de Pekino.


Nomita "Arboplantado de Pekina Arbaro pri Internacia Amikeco", la evento okazis en Shahe-urbeto de Changping, kun partopreno de diplomatoj, eksterlandaj fakuloj kaj studentoj el aliaj landoj.


Antaŭ la aktivaĵo, estis rapida ceremonio por enkonduki la eventon. Kelkaj miaj kolegoj -- du japanoj el la japanlingva servo kaj egpito el la arablingva servo -- ĉeestis la arboplantadon, kaj mi ankaŭ renkontis plurajn ĉinajn ĵurnalistojn, kiuj estis kun mi en aliaj okazoj, kaj aliajn homojn de mi konatajn. Poste ni iris al la arboj kaj komencis ilin planti. Mi plantis entute tri arbojn, ĉiu el malsama speco.


"Ĉi tio estas agado, kiun ni ĉiuj devus partopreni por igi la mondon pli verda. Ne nur por ni, sed ankaŭ por ontaj generacioj. Miaopinie, Pekino faris mirindan laboron. Estas tre bone konstati, ke Pekino ŝanĝiĝis de poluita urbo antaŭ 15-20 jaroj al la nuna verda urbo kun blua ĉielo kaj hela sunbrilo", deklaris Palitha Kohona, srilanka ambasadoro en Ĉinio.


Esperantistoj plantas florojn en la parko Shuangxiu de Pekino.


La 20-an de aprilo mi iris kun miaj kolegoj de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo al la parko Shuangxiu, konstruita omaĝe al la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio, kie troviĝas ĉinstilaj kaj japanstilaj ĝardenoj, por planti florojn. Pekinaj parkoj estas tre belaj, aparte en printempo kaj somero, kiam pompas floroj ĉie, kaj ĉi-foje mi havis la eblecon doni mian kontribuon kune kun aliaj esperantistoj. Kompreneble miaj kolegoj de la japanlingva fako ne maltrafis la okazon kaj ankaŭ kontribuis por plibeligi tiun parkon.


La popola engaĝiĝo en tiaj aktivaĵoj havas grandan signifon, ĉar tiel homoj vidas sin kiel kunkonstruantojn de io kaj fieras pri la rezulto, kaj el tio naskiĝas la emo protekti liajn proprajn kreaĵojn kaj konsciigi aliajn homojn pri la graveco konservi la naturon.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments