Xi Jinping vizitis Universitaton Renmin de Ĉinio antaŭ Junulara Tago

BY:April 26, 2022



La 25an de aprilo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitis la Universitaton Renmin de Ĉinio en Pekino, antaŭ la Junulara Tago de Ĉinio, festata en la 4a de majo.

Xi iris al inteligenta klasoĉambro por ideologiaj politikaj kursoj por informiĝi pri la reformado kaj novigo de ideologia politika edukado.


Li iris al la muzeo kaj biblioteko de la universitato por informiĝi pri ĝia historio, ĝiaj atingoj en instruado kaj esplorado, kaj la klopodoj por protekto kaj uzo de literaturo kaj antikvaj libroj kaj ankaŭ por antaŭenigo de apliko de esploraj rezultoj.


Xi poste prezidis kunsidon kun la instruistoj kaj studentoj de la universitato.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat