Xi Jinping letere respondis al universitataj profesoroj

BY:April 24, 2022


La 21an de aprilo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, letere respondis al maljunaj profesoroj el la Pekina Universitato de Scienco kaj Teknologio. Xi esperis, ke ili kulturos pli da talentaj junuloj kaj akcelos disvolvadon de fer-ŝtala industrio.


En la respondo Xi diris, ke ekde sia fondiĝo la universitato pozitive kontribuas al la landa fer-ŝtala industrio; okaze de 70-jariĝo de la universitato, li esprimas varman gratulon kaj sinceran saluton al ĝiaj instruistoj kaj studentoj.


Fondita en 1952 kaj tiam konata kiel la Pekina Instituto de Fer-ŝtala Teknologio, la universitato estas la unua altlernejo pri fer-ŝtala teknologio. Lastatempe 15 profesoroj el la universitato sendis leteron al Xi, raportante la 70-jaran disvolviĝon de la universitato kaj esprimante firman volon kulturi pli da talentaj junuloj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat