Blanka libro: Ĉina junularo alvokas kontribui saĝon al mondaj paco kaj disvolvado

BY:April 22, 2022


La 21an de aprilo la blanka libro titolita "Junularo de Ĉinio en la Nova Epoko" estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Oni diskonigis, ke ĝi estas la unua blanka libro pri junularo en Ĉinio.


La dokumento registris la atingojn de la ĉina junularo en la nova epoko kaj enkorpigas ilian spiritstaton.


La ĉina junularo alvokas junulojn tutmonde subteni la valorojn de beleco, justeco kaj boneco, konservi spiriton de juneco kaj vigleco kaj preni sur siaj ŝultroj la respondecon por nacia disvolvado.


Laŭ la dokumento, kadre de la Ĉina Junulara Tutmonda Partnereco, Ĉinio establis interŝanĝojn kaj kunlaborajn rilatojn kun pli ol cent internaciaj organizoj, registaraj junularaj agentejoj, politikaj partioj kaj neregistaraj junularaj organizoj.


"La agado de la ĉina junularo montras, ke se tutmondaj homoj unuiĝos kaj antaŭeniros man-en-mane, ni konstruos tutmondan komunumon kun pli brila estonteco", diris la dokumento.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat