Ekskurso de Zhejiang-a E-Asocio

BY:April 22, 2022

Matene de la 20-a de aprilo, la Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis ekskurson. Por ke la membroj pli bone lernu la gravan paroladon de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj helpu lernadon de Esperanto, la asocio aranĝis la ekskurson ĉe la Okcidenta Lago de Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco. 


Prezidanto de la asocio Qiu Xirong detale diskonigis la paroladon de Xi Jinping pri la enhavo de la necesaj vojoj de la kompartio por la estonteco. Vicprezidanto de la asocio Zhu Baolong diskonigis la Esperantan agadon de la asocio.



Raportita de Yin Lingping

Tradukita de Xu Jinming





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat