Xi Jinping ĉeestis malferman ceremonion de jara konferenco de BFA

BY:April 21, 2022


La 21an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping videolige ĉeestis la malferman ceremonion de la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio (BFA) kaj faris paroladon.


Eksterlandaj gvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj, inkluzive de israela prezidento Isaac Herzog, mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh, nepala prezidento Bidya Devi Bhandari, filipina prezidento Rodrigo Duterte, kazaĥa ĉefministro Alikhan Smailov, laosa ĉefministro Phankham Viphavanh kaj administra direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva virtuale ĉeestis la jarkonferencon laŭ invito.


Xi diris en sia parolado, ke la historio pruvis, ke ju pli malfacilas aferoj, des pli grandas la bezono firmigi memfidon. Neniuj malfacilaĵoj povus iam haltigi la radon de la historio. Fronte al multaj defioj, oni ne devas perdi konfidon, heziti aŭ ŝanceliĝi. Anstataŭe, oni devas firmigi konfidon kaj antaŭenmarŝi kontraŭ ĉiuj probablecoj.


Xi diris, ke por trarompi la nebulon kaj iri al brila estonteco, la plej granda forto venas de kunlaboro kaj la plej efika maniero estas solidareco. La homaro estas komunumo de komuna estonteco, en kiu ĉiuj homoj leviĝas kaj falas kune, kaj ĉiuj landoj devas sekvi la tendencon de la epoko kaj antaŭenigi pacon, disvolvadon kaj kunlaboron por komuna gajno, sin movi al la direkto de konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco, kune trakti defiojn kaj konstrui brilan estontecon per kunlaboro.


Xi diris, ke sekureco estas la antaŭkondiĉo por disvolvado kaj la homaro vivas en nedisigebla sekureca komunumo. Estas pruvite denove, ke la penso de malvarma milito nur detruas la tutmondan pacan kadron, ke hegemoniismo kaj politiko surbaze de minacado nur endanĝerigas la mondan pacon, kaj ke bloka konfrontiĝo nur pliigas sekurecajn defiojn en la 21a jarcento.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat