Posttagmeze de la 19a de aprilo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de Ĉinio, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj direktoro de la Centra Komisiono por Amplekse Profundigi Reformon, prezidis la 25an kunvenon de la Centra Komisiono por Amplekse Profundigi Reformon. En la kunveno estis ekzamenitaj kaj aprobitaj kvin dokumentoj, nome "Gvida Opinio pri Antaŭenigo de Konstruado de Cifereca Registaro", "Gvida Opinio pri Plua Antaŭenigo de Financ-sistema Reformo en Subprovinca Nivelo" ktp.
En la kunveno Xi emfazis, ke estas necese amplekse efektivigi la strategion rete potencigi la landon, vaste uzi ciferecajn teknologiojn en registara administrado kaj servado, antaŭenigi la ciferecan kaj saĝan funkciadon de la registaro, kaj liveri fortan subtenon al modernigo de ŝtataj regsistemo kaj regkapablo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat