"Voldemort" de tutmonda ordo: Usono estas "Malhela Sinjoro" detruanta internacian ordon

BY:April 21, 2022


"Ene de unu jaro, niaj sankcioj verŝajne ekstermos la ekonomian kreskon de Rusio en la pasintaj 15 jaroj" kaj "igos Rusion forpelito sur la internacia scenejo." Tiuj rimarkoj de usona prezidento Joe Biden post la eksplodo de la rusa-ukraina milita konflikto estas timigaj. Se Usono povas efektivigi tian "strangolan" planon ekonomie kaj politike al mondpotenco kiel Rusio, imagu kion ĝi povas fari al aliaj landoj, kiuj ne estas tiom fortaj.


Ekscitante la flamojn por krei tumulton, uzante ekonomian kaj financan hegemoniojn por fari sankciojn kontraŭ rivaloj kaj formante klikojn por krei politikan izolitecon -- Usono uzas sian hegemonion por instigi konfliktojn kaj subfosi la internacian ordon.


Fakte, la artifiko de la usona registaro estas sufiĉe simila al tiu de Voldemort el Harry Potter -- ili ambaŭ kredas je potenco, varbas adeptojn, perfortas kaj plurfoje volas mortigi konkurantojn por konservi sian superecon.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat