Kelkaj klarigoj pri pandemio de Ŝanhajo

| 2022-04-15
Bookmark and Share

Ŝanhajo estas la plej granda urbo de Ĉinio, kun ĉirkaŭ 25 milionoj da loĝantoj. Malgraŭ ĝia grandega loĝantaro, la situacio en la urbo estis relative bona dum la pandemio, sen bezono de drastaj rimedoj por regado de la pandemio. Sed la alveno de la varianto Omikrono al la urbo subite ŝanĝis la situacion, kaj por la unua fojo, ekde la komenco de la pandemio,  loĝkomunumoj de Ŝanhajo fermiĝas je diversaj niveloj.



La urbo estas tiom granda, ke la loka registaro decidis realigi amastestadon kaj fermiĝon en du fazoj: unue en la distriktoj oriente de Huangpu-rivero (Pudong), kaj poste en tiuj okcidente de ĝi (Puxi). Ĉiuj firmaoj, krom tiuj rilataj al liverado de manĝaĵoj aŭ esencaj publikaj servoj, devis fermiĝi aŭ enkonduki hejman laboron. Provizoraj malsanulejoj estis muntitaj por ricevi infektitojn.


Serioza estas la situacio. En la 8-a de aprilo estis konfirmitaj 1 015 kazoj kaj 22 609 sensimptomaj kazoj en Ŝanhajo. En la sekva tago, Zong Ming, vicurbestro de la urbo, anoncis amastestadon kaj klasifikon de ĉiuj lokoj de la urbo en tri grupojn: fermitaj, kontrolataj kaj priatentataj.


En fermitaj lokoj, kie novaj kazoj de KOVIM-19 (inkluzive de sensimptomaj) estis detektitaj en la pasintaj sep tagoj, homoj devas submetiĝi al septaga kvaranteno kaj ne rajtas eliri el sia hejmo.


En kontrolataj lokoj, kie estis neniu nova kazo en la lastaj sep tagoj, ankaŭ estas septaga kvaranteno, tamen homoj rajtas eliri el siaj loĝejoj, sed ne rajtas eliri el la loĝkomunumo. Tio signifas, ke ili havas aliron al kortoj kaj ĝardenoj.


Kuracita paciento forlasas portempan hospitalon.


Priatentataj zonoj registris neniun kazon en la lastaj 14 tagoj. Homoj vivantaj en tiuj zonoj rajtas libere cirkuli ene de siaj subdistriktoj, sed ricevas rekomendojn por eviti amasiĝon.


Malgraŭ la seriozeco de la situacio, la fermiĝo, kio komenciĝis en la 28-a de marto, refoje montriĝis efika por bari la propagiĝon: ĉi-semajne, la ŝanhaja registaro anoncis la malfermiĝon de 7 565 loĝkomunumoj, kiuj raportis neniun novan kazon de KOVIM-19 en la lastaj 14 tagoj, dum aliaj 7 624 loĝkomunumoj restas fermitaj pro raportitaj kazoj ekde la pasinta semajno.


Multaj homoj ekster Ĉinio subtaksas la danĝeron de Omikrono, bildigita kiel "gripo", kaj rigardas la ŝanhajan fermiĝon kiel troigo. La datumoj montras alian realon: en Britio, en ĉiu centmilo da homoj, Omikrono kaŭzis 22 mortojn, kontraŭ 16 kaŭzitaj de Delto. En Hongkongo de Ĉinio, la averaĝa mortindico de Omikrono estas je 0.7%, sepdekoble pli multe ol la mortindico de gripo. Kiel oni povas daŭre insisti, ke ambaŭ estas same gravaj?


Zong Ming ankaŭ klarigis, ke pro la granda kresko en la nombro de kazoj de KOVIM-19, medicinaj laboristoj ekmankis en Ŝanhajo kaj pro tio medicinaj teamoj estis venigitaj el pli ol 10 ĉinaj provincoj por helpi la urbon. Infektitoj estas dividitaj en du grupojn, tiuj grave malsanaj aŭ tiuj, kiuj havas kronikan malsanon, ricevas kuracadon en unu el ok asignitaj hospitaloj tra la urbo; kaj tiuj kun mildaj aŭ neniu simptomo estas sendataj al kvaranten-centroj, kie entute disponeblas pli ol 160 mil litoj.


Ĉar tiu ĉi estas la unua sperto de Ŝanhajo pri fermiĝo dum tiu ĉi pandemio, kompreneble problemoj aperis. Dum la lastaj semajnoj, multaj homoj raportis malfacilon por aĉetumi kaj mankon de liveristoj, kaj homoj vivantaj en malsamaj lokoj de la urbo raportas malsamajn spertojn pri kvaranteno, kelkaj bonaj, kelkaj malbonaj.


Homo promenas kun sia hundo en priatentata zono.


Tio okazas ĉefe pro la fleksebleco de la ĉina regadsistemo, en kiu ĉiu loĝkomunumo praktikas memregadon pere de sia propra komitato, kiu identigas kaj solvas la problemojn surloke. Tiu modelo estas tre efika kaj transformis Ĉinion en granda laboratorio, kie ĉiutage oni provas novajn administrajn praktikojn kaj diskonigas bonajn spertojn por ke ili estu aplikataj kaj adaptataj en aliaj lokoj. Io simila okazas je distrikta nivelo.


Kiam oni ne sukcesas solvi problemon surloke, pli altaj instancoj de la registaro tuj reagas. Gu Jun, direktoro de la urba komisiono pri komerco, klarigis, ke la urbo jam plenumis kontraktojn kaj burokrataĵojn por garantii la glatan funkciadon de la tuta ĉeno de distribuado de varoj.


Wu Jinglei, direktoro de la urba komisiono pri sano, anoncis tri rimedojn por faciligi la aliron de homoj al kuraciloj: loĝkomunumaj komitatoj akiros kuracilojn ĉe hospitaloj, oni antaŭenigos la rolon de familiaj kuracistoj, kaj homoj povos uzi retan platformon por peti kuracilojn.


Laboristoj pakas manĝaĵojn por disdono en Ŝanhajo.


Alia grava problemo estas la falsaj novaĵoj kaj misinformoj cirkulantaj en la interreto. Jen kelkaj: filmeto de armitaj soldatoj patrolantaj la urbon estas farita en Birmo kaj ne rilatas al Ŝanhajo; samtempe cirkulis onidiro pri alveno de armeanoj por patroli Ŝanhajon, sed ankaŭ tio pruviĝis falsa; rakonto pri paciento rifuzita de hospitalo same montriĝis falsa; filmeto de homoj dormantaj sur kartonaj skatoloj en kvarantena centro ne estis farita en Ŝanhajo; la registaro de Baoshan-distrikto rifutis onidiron pri tri mortigitaj hundoj kaj montris pruvojn, ke ili estas vivaj kaj bone zorgataj de laboristoj de la loka komunuma komitato.


Loĝantoj de ŝanhajaj loĝkomunumoj kreis grupojn en Wechat por helpi unuj la aliajn dum la fermiĝo. "En la konstruaĵo, kie mi loĝas, oni metis bretaron ĉe la pordo por ke homoj metu donacojn al najbaroj. Se io al mi mankas, mi unue serĉas tie, se ne estas, mi petas per Wechat-grupo. Tiel ni evitas malŝparon de manĝaĵoj," deklaris Rodrigo do Val Ferreira, brazilano vivanta en Ŝanhajo.


Tridek naŭ infanpacientoj kaj iliaj familioj forlasas portempan hospitalon en Ŝanhajo.


La 12-an de aprilo multaj loĝantoj de Ŝanhajo paŝis surstrate por la unua fojo en pli ol du semajnoj. En la sama tago, por la unua fojo ekde la komenco de tiu ĉi eksplodo, la urbo registris malkreskon en la nombro de novaj kazoj. Iom post iom la urbo revigliĝas.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments