Metroo veturanta al printempo
Printempo estas bona sezono por vidi florojn. Lastatempe, ekpompis sakuroj, magnolioj, tulipoj kaj begonioj en Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi. La floroj donas al la tuta urbo romantikan printempan etoson. Ankaŭ la kolzfloroj apud la 5-a metrolinio de Xi'an plenfloras. Estas belege, kiam la metroo preterpasas la orkoloran kolzfloran maron. Rigardante la flormaron tra la fenestro, pasaĝeroj sentas sin en fabela mondo.
Redaktoro: Zhang Yue
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments