El Popola Ĉinio>头条新闻>

Saĝoj de la ĉina lingvo

| 2022-04-08
Bookmark and Share


La ĉina lingvo estas la oficiala lingvo de Ĉinio kaj unu el la ses laborlingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi estas la plej parolata lingvo en la mondo. En 2010, por pliigi la egalecon de la uzado de la ses laborlingvoj, UN lanĉis ĉiujaran programon de lingvaj tagoj, kaj fiksis la tagon de la ĉina lingvo en la tago de Grenpluvo, unu el la 24 sunperiodoj laǔ la tradicia ĉina  kalendaro, celante memorigi la kreadon de la ĉina skribsistemo faritan de Cang Jie -- prapatro de la ĉina skribo. Krome, en la 25-a de januaro 2021 la ĉina lingvo fariĝis la oficiala lingvo de la Monda Turisma Organizo de UN.


Ĉu vere estas Cang Jie, kiu kreis la ĉinan skribon?


UN klarigis, ke la ĉinlingva tago en la tempo de Grenpluvo celas memorigi la kontribuon de Cang Jie en kreado de la ĉina skribsistemo. En la ĉina popola legendo, la sunperiodo Grenpluvo devenas de tiu kreado: antaŭ 4 000-5 000 jaroj, Cang Jie, tiama historiisto, kreis skribsignojn observinte la stelplenan ĉielon kaj bestajn piedsignojn, kaj ĝuste en tiu vespero falis de ĉielo grenan pluvon kaj fantomoj ploradis dumnokte. Kion tio signifas? Fakte, la mito prezentas, ke pro la apero de la skribo, la ĉina nacio fariĝis pli inteligenta, pli pensmalferma kaj pli perfekta, ankaǔ plifortiĝis produktopovo kaj kreivo de la ĉina popolo -- ja tio estas pluve abunda greno; kaj la ploro de fantomo simbolas tion, ke fantomoj kaj dioj ne plu povas regi la sorton de homoj, kaj la ĉina nacio povos malkovri la sekretojn de ĉielo kaj tero.


Arkeologiaj eltrovoj pruvis, ke ĉinaj prauloj ĉizis specialajn strekojn sur testudkarapacoj antaŭ 7 000-8 000 jaroj. El la ruinoj de la kulturoj Yangshao kaj Dawenkou, antaŭ 5 000-6 000  jaroj, elteriĝis argilaĵoj kun dekoj da signoj, el kiuj kelkaj estas similaj al tiuj viditaj sur la karapacoj kaj ostoj, do fakuloj opinias, ke ili apartenas al fruaj skribsistemoj. Kaj, la ruĝaj skriboj (ĉine Zhushu) trovitaj sur la fruaj argilaj potoj de la kulturo Longshan (antaŭ proksimume 4 600-4 000 jaroj) estas certaj skribaĵoj, kio montras, ke la ĉina skribsistemo havas la historion de almenaŭ pli ol 4 000 jaroj. Apero de skriboj estas frukto de daŭra memoro kaj resumo de homoj en longa socia vivo, do Cang Jie verŝajne estas reprezenta figuro, kiu resumis kaj ordigis la skribojn kaj tiel kontribuis al la formiĝo de la ĉina skribsistemo. La legendo pri Cang Jie reflektas la kultadon de la ĉina civilizacio al la sankteco kaj mistero de skriboj en antikveco. Resume, la naskiĝo de la skribsistemo markas, ke la ĉina popolo forlasis la epokon de nescio kaj fariĝis civilizacio, kaj la progreso de la ĉina nacio estis akcelita.


"Unu ideogramo po vorto" estas "esenco"


Povas diri, ke la ĉefa kaj elstara trajto de la ĉina estas "unu ideogramo po vorto", ĉiu ideogramo (aǔ signo) prezentas kaj silabon kaj signifon -- kompreneble ekzistas ideogramoj kun pli ol unu silabo, kaj tio reprezentas pli ol unu signifon.


Laǔ la lingvistika teorio de Okcidento, la plej granda diferenco inter morfemo (vortero) kaj vorto estas, ĉu ili povas esti uzataj sendepende. Tamen, en la ĉina, ne ekzistas perfekta ĉina "vorto" koresponde al la koncepto de "vorto" en la hindeŭropa lingvo, eble la "ideogramo", kiel la ĉina skribo, povas aplikiĝi al tio. En la ĉina, "ideogramo" estas ne nur silab-unuo, sed ankaŭ signifoportanta unuo, nome, morfemo. Por ĉinaj vortoj, ĝiaj morfemoj estas ordinare unusilabaj (plejparte, fremdaj vortoj havas pli ol unu silabon), morfemoj kaj povas esti kombinitaj por formi vorton, kaj multaj ĉinaj morfemoj mem funkcias kiel vortoj. Kompare kun la hindeŭropaj lingvoj kun fleksioj, la vortoj en la ĉina lingvo havas nur unu formon, ĉe ili ne ekzistas fleksioj kiel pluralo, kazoj kaj tempoj.



Tre frue la ĉina lingvo jam sufiĉe kompletiĝis, la baza gramatiko formiĝis en la dinastio Qin antaŭ pli ol 2 000 jaroj, kaj la oficiala prononco ankaŭ etendiĝis al la teritoriaj limoj sekvante la unuigon de tiamaj dinastioj: La 800-jara historio de la dinastio Zhou (antaǔ pli ol 3 000 jaroj) helpis la tutlandiĝon de gravaj klasikaĵoj kaj tiama norma prononco (laǔ la prononco de Luoyang, ĉefurbo de la Orienta Zhou-dinastio, 770 a.K.-221 a.K.); post kiam Qin-dinastio optimumigis la skribsistemon de Zhou, ĝi normigis la skribojn de diversaj regnoj en la lando, kaj devige disvastigis la normigitan uzon de skriboj kaj prononcoj, mezursistemoj kaj eĉ la aksdistanco de veturiloj; Sui-dinastio (antaǔ pli ol 1 000 jaroj) lanĉis la imperian ekzamensistemon, kaj rilata oficiala prononco daǔre estis tiu de Luoyang ĝis Tang-dinastio (antaǔ pli ol 1 000 jaroj), tio instigas tutlandajn klerulojn lerni kaj disvastigi la ĝustan prononcon. Tio ebligas, ke en la teritorio de Ĉinio, ajna persono, se li sisteme lernis kaj regas ĉi-flankajn sciojn, povas plene uzi la ĉinan lingvon kaj bone "ludi kun" ĝi. Ja kiel ekzemple la ĉinaj vortludoj cirkulantaj en antikva Ĉinio, precipe inter kleruloj, povas esti komprenataj, uzataj kaj "ludataj" de homoj ie ajn en la lando, kaj eĉ "retrovitaj" post kiam ili estis perditaj en la historio.


Kiel antikvaj ĉinoj "ludis" la ĉinan lingvon?


Tradiciaj ĉinaj vortludoj estas nature faritaj ĉirkaŭ la trajtoj de ĉinaj ideogramoj/vortoj, ekzemple diveni vortenigmon, verki versparojn ktp. Vortenigmoj ekzistas kaj en Ĉinio kaj en Okcidento (kaj en aliaj lokoj), se oni analizus laǔ la teorioj de kompara lingvistiko kaj kompara literaturscienco, certe aperos multe da interesaj rezultoj; sed se temas pri la vortludoj unikaj en la ĉina lingvo, versparoj estas la plej evidentaj.


Versparoj estas frazoj antitezaj kun harmoniaj tonoj kaj egalaj nombroj de vortoj, la frazaj strukturoj devas esti samaj, kaj la enhavoj rilataj. La egalaj vortnombroj ne signifas la egalecon de "vortoj" en okcidenteŭropaj lingvoj. Esence estas egalaj silaboj. Ĉar en la ĉina lingvo unu silabo respondas al unu ideogramo/vorto -- ĉi tie ni devas mencii pri la tonoj de la ĉina lingvo, tonoj povas helpi distingi signifojn de ideogramoj/vortoj -- ĉinaj vortoj havas silab-sendependecon kun difinitaj silab-longeco kaj tono, inter du morfemoj (ideogramoj) povas esti antitezaj rilatoj nombroegalaj kaj ton-harmoniaj.


La historio de versparoj estas tre longa. La plej fruaj versparoj registritaj en dokumento montras, ke la plej fruaj aperis en la epoko de la Tri Regnoj antaŭ preskaŭ 2 000 jaroj. La evoluo de paperfarado kaj kaligrafio igis versparojn sendependa ĝenro de literaturo. Ĉinaj ideogramoj kvadrataj estas kaj legeblaj kaj vid-rekoneblaj. Ili povas formi simetrion aǔ horizontale aŭ vertikale, do versparoj mem havas la ecojn de ornama arto.


Kiel supre menciita, antaǔ 2 000 jaroj en Ĉinio ekestis imperia ekzamensistemo. Kaj en la frua epoko de tiu ĉi sistemo, verki poemo(j)n estis grava temo dum la ekzamenado. Ĉinaj poemoj, precipe Lüshi, havas multe pli striktajn postulojn ol versparoj ĉe prononca harmonieco. Por perfektigi sian verkon, ĉinaj poetoj cerbumas unuvorte (unusilabe) kaj unuvorte, kaj eĉ aperis la diro pri "penadi por vorto". En Tang-dinastia poezio, unu el la literaturaj ĝenroj, la penado atingis sian kulminon, antaǔ tio estis la pinto de versoj kiel Pianwen, post tio aperis aliaj novaj poezioj kiel cio -- kvankam la socio disvolviĝas kaj la prononcoj de ĉinaj vortoj ŝanĝiĝis kaj ŝanĝiĝas, tamen "unu ideogramo po vorto po silabo" restas kiel baza trajto de la ĉina lingvo. Do, se vi komprenas versparojn, eblas ankaǔ kompreni aliajn pli kompleksajn literatur-ĝenrojn en la ĉina.


Eĉ la etaj versparoj estas "ludeblaj" diverse. Ekzemple, "vitrecaj versparoj", laǔdire iniciatitaj de klerulo Wu Shanzun (1756-1821) en Qing-dinastio, estas ekstreme simetriaj. Ĉiuj ideogramoj de tiaj versparoj estas simetriaj dekstre-live, se oni gluas la versparon sur plata vitropeco, videblas tute samaj paroj ambaǔflanke. Ĉi tiaj versparoj naskiĝis rilate al enĉiniĝo de la tekniko fari platan vitron, tio montras ankaǔ, ke la ĉina lingvo ĉiam povas adaptiĝi al la socio, ĝi estas daǔre vivanta lingvo dum miloj da jaroj.


Jen unu el la "vitrecaj versparoj":


丛林带春雨 (prononco: cóng lín dài chūn yǔ)

空谷觅幽兰 (prononco: kōng gǔ mì yōu lán)


Kaj:


田叟营苗山舍北 (prononco: tián sǒu yíng miáo shān shè běi)

儿童弄笛竹林中 (prononco: ér tóng nòng dí zhú lín zhōng)


Ĉiu vorto havas akson, simetrias, kaj kiam la verkinto elektis la vortojn (ideogramojn) jam enkalkulis ĝian prononcon, tonon kaj signifon.


La antikvaj ĉinaj literaturistoj ne kontentiĝis pri relative simplaj versparoj, eble pro la emo sin montri, ili "inventis" mirindajn "palindromecajn" poemojn.


Palindromeca ĉina poemo utiligas la retorikecon de ĉina vortordo, kiu estigas specialan belecon laǔ la trajtoj de unusilaba morfemo kaj vortordo, rolante kiel grava gramatika rimedo. La cirkulado de silaboj kreas en homoj la senton de senfina sceno. Tia stilo ekpopularis en Jin-dinastio (ĉirkaŭ 600 jaroj antaŭ Tang-dinastio, alivorte antaŭ pli ol 2 000 jaroj) kaj estis uzata en multaj literaturaj ĝenroj.


Jen simpla palindromeca ĉina poemo:


香莲碧水动风凉,水动风凉夏日长。长日夏凉风动水,凉风动水碧莲香。(prononco: Xiāng lián bì shuǐ dòng fēng liáng,shuǐ dòng fēng liáng xià rì cháng。Cháng rì xià liáng fēng dòng shuǐ,liáng fēng dòng shuǐ bì lián xiāng。)


kaj:


春晚落花余碧草,夜凉低月半梧桐。人随雁远边城暮,雨映疏帘绣阁空。(prononco: Chūn wǎn luò huā yú bì cǎo,yè liáng dī yuè bàn wú tóng。Rén suí yàn yuǎn biān chéng mù,yǔ yìng shū lián xiù gé kōng。)


Ŝajne ĝi ne palindromas? Atente legu:


空阁绣帘疏映雨,暮城边远雁随人。桐梧半月低凉夜,草碧余花落晚春。(prononco: Kōng gé xiù lián shū yìng yǔ,mù chéng biān yuǎn yàn suí rén。Tóng wú bàn yuè dī liáng yè,cǎo bì yú huā luò wǎn chūn。)


La tuta poemo estas legebla ambaǔdirekte.


Fine, indas mencii pri "premsonĝo de tradukistoj" - la poemo Xuanjitu. Laǔdire en la jaro 350, virino nomata Su Hui en Shaanxi-provinco verkis tiun ĉi poemon por returni la koron de sia edzo Dou Tao. Tiam Dou Tao rompis rilaton kun Su Hui pro konkubino, la edzino esprimis sian sopiron per verkado kaj lerte brodis centojn da verkitaj poemoj sur silkaĵo granda je 8 cun-oj (1/9 kvadrata decimetro). Leginte la poemojn, Dou Tao sentis la amon de sia edzino kaj tuj venigis Su Hui. Ambaǔ reenamiĝis.


Xuanjitu povas esti poemo lege de ajna direkto:



En sekvaj jarcentoj, Xuanjitu estis malkodita de multaj kleruloj. Tiama imperiestrino Wu Zetian (624-705) eĉ speciale verkis prologon por ĝi.


Io interesa de ĉina lingvo en interreta epoko


De antikveco ĝis moderneco, la ĉina socio spertis grandegajn ŝanĝojn. La eniĝo de fremdaj kulturoj igis la modernan ĉinan lingvon havi pli kaj pli multajn dusilabajn vortojn, kaj relative malplimultiĝas unusilabaj vortoj. Tamen, esence, la analizeco de la ĉina ne ŝanĝiĝis, la leksika komponado ne ŝanĝiĝis, kaj la prononco ne signife ŝanĝiĝis. Plejpartaj novaj vortoj aperis nature, kongruante al la socia evoluo. Tio spegulas la ampleksecon de la lingvo, ĝi konstante sorbas novajn ecojn, senĉese riĉigas sin, kio iĝas plena de vigleco en la interreta epoko.


Fakte, antaǔ 2 000 jaroj, kiam budhismo estis enkondukita en Ĉinion, la ĉina lingvo jam multe ŝanĝiĝis kaj enkorpigis multajn fremdajn vortojn, kiel "kṣaṇa" (刹那, prononco: chà nà), "upādhyāya" (和尚, prononco: hé shàng) ktp - ili, tipaj dusilabaj vortoj. Se oni elprenos ajnan ideogramon el la vortoj, kvankam la ideogramoj estas memstaraj vortoj, tamen ili ne plu povas reprezenti la signifon de la origina vorto. Ĉar, enkondukante la novajn konceptojn, tradukantoj, laŭ ĉinaj kutimoj, inklinas elekti ekzistantajn ideogramojn por formi novan vorton, kiuj povas precize esprimi la koncepton, sen krei novajn ideogramojn.


En la interreta epoko, kiel multaj lingvoj, la ĉina ankaŭ spertas diversajn novajn ŝanĝojn. Ju pli disvolviĝas la interreto, des pli riĉas kaj diversas la "interretaj vortoj", ĉu ĉe la angla, franca, rusa aŭ ĉina. En 2011, la plej aŭtoritata vortaro de Ĉinio, Xinhua-vortaro, unuafoje enkolektis interretajn vortojn, markante la eniĝon de tiaj vortoj en la socian ĉeffluon - jam 20 jaroj pasis kiam ĉinaj komputiloj ekkonis la interreton. En la 1980-aj jaroj ĉinaj fakuloj venkis multajn malfacilojn kaj ellaboris ĉinan enig-metodon, por ke la ĉina lingvo ne plu risku "alfabetiĝi", tio helpis Ĉinion konektiĝi kun la vasta interreta mondo. Kaj la konektiĝo ankaŭ igas la lingvon ekhavi neprecedencan povon - fariĝi emoĝio.


En la frua tempo de interreto, limigita je rapideco, retumantoj ŝatis uzi interpunkciojn kaj ideogramojn kiel emoĝiojn por pliigi esprimpovon. Tre rapide ĉinaj retumantoj malkovris tion. En 2008 populariĝis la ĉina ideogramo "囧", ĝi ricevis la signifon de "deprimita, malĝoja, senhelpa, embarasita animstato...", sed ĝia vera senco estas "brila kaj hela". La uzantoj tute forlasis ĝian originan signifon, nure utiligas ĝian bild-aspekton: kvazaŭ falantaj brovoj kaj larĝe malfermita buŝo sur vizaĝo. Simila kazo estas la vorto "皿", kiu origine signifas "ujo", sed kutime estas rigardata kiel buŝo montranta dentojn.


Pri tiaj populariĝoj, ekzistis diskutoj. Iuj diris, ke oni devas respekti la ĉinajn ideogramojn, tia uzo damaĝas la historion de la ĉina kulturo. Sed aliaj diris, ke la "malkodado" de retumantoj al ĉinaj ideogramoj kaj la lingvo estas pozitiva fenomeno, tio trafe montras la ĉarmon de la lingvo mem. Menciinde, la vorto "囧" apartenas al trovitaj surskriboj sur testudŝeloj kaj ostoj antaǔ jarmiloj.


La ege vigla etoso de interreto ankaǔ aldonas novajn signifojn al "ne-emoĝiaj" ideogramoj, kaj la novaj signifoj penetras iom post iom la realan socion. Ekzemple la vorto "呵呵" (hehe), dusilaba onomatopeo, kiu estis unue registrita en Jin-dinastio kaj daǔre estis uzata por esprimi "ridon; paroladon malklara", rapide "progresis" en interreto, ĝia signifoj ekspansiiĝis al "rikani, moki" aŭ "senhelpa", kaj finfine preskaŭ fariĝis tabua vorto en oficejaj laboroj, en komunikado. Iuj eĉ resumis 28 uzojn de ĝi.


Kiam la ĉina interreta mondo fariĝis pli bunta, retumantoj progresis de "uzi ideogramojn kiel emoĝiojn" al "uzi emoĝiojn kiel vortojn", kun emoĝioj kaj ideogramoj miksitaj en unu frazo. Se oni ne komprenas specialan emoĝion, ekzistos miskomprenoj aŭ malfacilo por kompreni la tutan tekston. Samtempe, la rapida disvolviĝo de la ret-infrastrukturo de Ĉinio faciligis alŝuti kaj elŝuti bildojn kaj filmetojn, kio ankaŭ estigis fenomenon de "bild-bataloj": oni "batalas" (interbabilas aǔ kverelas) per memeoj, GIF-bildoj aŭ emoĝioj. Retumantoj opinias, ke tio povas mildigi la streĉan etoson inter homoj. Kompreneble, tia esprimo ne povas anstataŭigi tekstan kaj voĉan komunikadon.


Pri diversaj tajdoj de la ĉina lingvo en la interreto, multaj fakuloj diris, ke lingvo bezonas aldoni al si aktivajn faktorojn, kaj ĝi havas memĝustigan mekanismon. Precipe lingvo kiel la ĉina, kiu havas kelkmiljaran historion, pluvivas ĝis hodiaŭ kaj daŭre disvolviĝas.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments