El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli da ĉinoj elektas freŝajn florojn por tomb-balaado

| 2022-04-07
Bookmark and Share


Freŝe tranĉitaj krizantemoj plenigis la florbutikon de Zhao Rui, ĉar klientoj amasiĝis por aĉeti bukedojn por prezenti al siaj forpasintaj amatoj en la Tago de Tomb-balaado.


La Tago de Tomb-balaado, ankaŭ konata kiel Qingming-festo (Festo de Klaro kaj Brilo), estas en la 5a de aprilo ĉi-jare. Ĝi estas tempo, kiam ĉinoj omaĝas la mortintojn kaj kultas siajn praulojn.


La butiko de Zhao estas en la flormerkato Dounan en Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Kiel la plej granda merkato de freŝaj floroj en Azio, ĝi forvendis grandajn arojn da flavaj kaj blankaj krizantemoj, kiuj estas kutime uzataj en memorservoj en Ĉinio.


Zhao rememoris, ke kiam ŝi estis infano, ŝiaj familianoj kaj ŝi kutimis supreniri monton por balai la familian tombon, prezenti falsajn florojn kaj bruligi monimitaĵon el papero.


"Nun, freŝaj tranĉitaj floroj estas popularaj. Ankaŭ mia familio kunportis multajn krizantemojn por tomb-balaado," diris Zhao.


"Mi havas familianon enterigitan en tombejo. En la pasinteco, ni bruligis monimitaĵon por omaĝi, liberigante paperan polvon en la aero. Ekde la pasinta jaro, ni uzas freŝajn tranĉitajn florojn, kiuj estas mediamikaj kaj sekuraj," diris la 74-jara Yang Qingyun, lokano de Kunming, kiu kune kun lia edzino aĉetis 126 krizantemojn en la butiko de Zhao.


La nova tendenco kreskigis la komercon de floroj iagrade.


Laŭ donitaĵoj el la kunming-a kompanio Huaeb, ĝis la fino de marto, la vendado de krizantemoj okupis la trian lokon en ĝia pogranda retkomerca platformo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments