Kiel ŝanhaja bestoĝardeno prizorgos bestojn dum enfermiĝo?

| 2022-04-06
Bookmark and Share

Reage al la lasta eksplodo de KOVIM-19 en Ŝanhajo, enfermiĝo komenciĝas en Changning-distrikto, kie troviĝas la ŝanhaja bestoĝardeno kun pli ol 5 000 bestoj. Kio okazos al la bestoj dum la enfermiĝo?


Leonido trinkas lakton.


Ne maltrankviliĝu, ĉar la bestoĝardeno estas preta por tio. Pli ol 100 laboristoj, inkluzive de bestokuracistoj kaj bestozorgantoj, restas tie dum la enfermiĝa periodo. Por ili estis pretigitaj provizoraj loĝejoj.


Bambuŝosoj por grandaj pandoj


Laboristoj de la ŝanhaja bestoĝardeno stokas herbojn por la enfermiĝa periodo.


Cetere, la bestoĝardeno stokis 11 tunojn da fiŝoj, kvin tunojn da viando kaj kvin tunojn da bestnutraĵo, krom fruktoj, legomoj kaj kreskaĵoj.


Gorilo brakumas sian zorganton.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: 上海日报





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments