El Popola Ĉinio>头条新闻>

Festo de Klaro kaj Brilo

| 2022-04-05
Bookmark and Share


Hodiaŭ (la 5-a de aprilo) estas komenco de la sunperiodo, Klaro kaj Brilo, kio ankaŭ estas tradicia festo de Ĉinio, Festo de Klaro kaj Brilo (aŭ Qingming-festo). Kun milda vento kaj varmo, ĝi estas preskaŭ la plej agrabla periodo en la jaro. Floroj ekfloras kaj burĝonas salikoj, kaj ĉie regas vigleco. Tiel oni ŝatas ekskursi dum tiu 15-taga periodo.

 

Qingtuan, bulo el gluec-riza faruno kun dolĉa farĉo


Krome, oni havas kutimon esprimi respekton al forpasintoj ĉe iliaj tomboj tiutage. Homoj en norda Ĉinio havas la kutimon preni malvarmajn manĝaĵojn, kaj en suda Ĉinio oni manĝas Qingtuan, bulo el gluec-riza faruno kun dolĉa farĉo. En kelkaj lokoj, oni ŝatas flugigi kajton kaj ludi balancilon.



Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments