【E-radio】Tianzhou-2 malkupliĝis de la ĉina kosmostacio

| 2022-04-02
Bookmark and Share


 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Ĉinaj organizoj prezentis skribajn deklarojn en sesio de Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN

– Tianzhou-2 malkupliĝis de la ĉina kosmostacio

– Komenciĝis konstruado de nova Sanxingdui-muzeo

– Xi Jinping telefone interparolis kun Yoon Seok-youl

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Ĉinaj organizoj prezentis skribajn deklarojn en sesio de Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN

 

La 49a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN okazas en Ĝenevo, Svislando. Kelkaj ĉinaj sociaj organizoj partoprenis la sesion per skribaj deklaroj. Ili traktis temojn kiel la sukcesaj praktikoj de disvolviĝo en la etnaj regionoj, protektado de rajtoj de virinoj kaj infanoj en Ĉinio kaj antaŭenigo de homaj rajtoj kaj demokratio tutmonde, kio kontribuis per ĉina saĝo al plibonigo de tutmonda administrado de homaj rajtoj.

 

– Tianzhou-2 malkupliĝis de la ĉina kosmostacio

 

Laŭ la Ĉina Agentejo pri Kunhomaj Kosmoŝipoj, la kargokosmoŝipo Tianzhou-2 plenumis ĉiujn planitajn taskojn kaj malkupliĝis de la kosmostacio je 15:59 de la 27-a de marto laŭ la pekina tempo. Tianzhou-2 estas la unua kargokosmoŝipo lanĉita dum la ŝlosila fazo de teknologia kontrolado por la ĉina kosmostacio. Ĝi estis lanĉita en orbiton ĉe la Wenchang-a Lanĉejo en Hainan-provinco la 29-an de majo 2021, portante 68 tunojn da provizaĵoj al la kosmostacio. Dum la enorbita periodo, ĝi estis uzata por serio da testoj.

 

– Komenciĝis konstruado de nova Sanxingdui-muzeo

 

La 29an de marto, la konstruado de la nova Sanxingdui-muzeo komenciĝis en la urbo Guanghan de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. La nova konstruaĵo kovros la areon de 55 000 kvadrataj metroj -- je kvinoblo de la nuna muzeo. Malkovrita en la malfruaj 1920aj jaroj, la Sanxingdui-aj Ruinoj estas unu el la plej gravaj arkeologiaj malkovroj de la mondo en la 20a jarcento. Ili estas la restaĵoj de Shu-regno, kaj la ruinoj datiĝas jam de 4 800 jaroj.

 

– Xi Jinping telefone interparolis kun Yoon Seok-youl

 

Posttagmeze de la 25a de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun Yoon Seok-youl, novelektita prezidento de la Korea Respubliko. Xi diris, ke Ĉinio kaj la Korea Respubliko estas eternaj najbaroj kaj kunlaborantoj nedisigeblaj. Ĉi-jare estas la 30a datreveno de la stariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. Okaze de tio, reciproka respekto, politika interfido, kaj interpopola amikeco estas necesaj por la du landoj. Yoon Seok-youl gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de la du sesioj, kaj diris, ke la Korea Respubliko dum 30 jaroj rimarkinde progresis en diversaj kampoj, kio portis al la dulandaj popoloj realajn bonojn. La Korea Respubliko volas, kune kun Ĉinio, plie oftigi la altnivelan komunikadon, pliigi la interfidon, akceli la interpopolan amikecon kaj plialtigi la nivelon de la dulandaj rilatoj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments