Violonoj ŝanĝas vivojn de homoj en ĉina urbeto

| 2022-04-02
Bookmark and Share

Nuntempe, almenaŭ 90% de la novaj violonoj en la mondo estas farataj en Ĉinio. En Pinggu-distrikto de Pekino, fabrikado de violonoj ŝanĝas vivojn kaj helpas homojn realigi siajn revojn. Per taŭgaj politikoj kaj partnerecoj inter loka registaro kaj la privata sektoro, tiu industrio helpis la distrikton kontraŭbatali malriĉecon, donis laborŝancojn al lokaj virinoj, disvolvis muzikan edukadon kaj alportis viglan kulturan vivon al la loko.


Virino lakas violonon.


Antaŭe, ĉinaj violonoj estis fabrikataj de ŝtataj kompanioj. La reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio alportis ŝancojn al ĉinoj entrepreni en tiu kampo. Liu Yundong, fondinto kaj prezidanto de Huadong-muzikiloj, lernis violonfaradon en Pekino, kaj en 1988, kiam bankrotis la ŝtataj firmaoj Xinghai-a Violon-kompanio de Pekino kaj Tianjin-a Violon-kompanio de Tianjin, li akiris la teknologion kaj ekipaĵojn de tiuj firmaoj por fondi Huadong en Donggaocun-urbeto de Pinggu-distrikto.


Tiam neniu en Pinggu scipovis ludi violonon, des pli ĝin fari. Liu invitis fakulojn de la du jam menciitaj ŝtataj firmaoj al Pinggu por instrui homojn. Ekde tiam, Huadong neniam ĉesis investi en la kapabligo de siaj laboristoj kaj rikolti la fruktojn de tiuj investoj. Bona ekzemplo de tio estas Chen Fengjun, majstro pri violonfarado kulturita de Huadong. Li devenis de Anhui-provinco kaj serĉis laboron en Pekino, kiam li estis 17-jara. Li lernis violonfaradon ekde nulo kaj nun, post pli ol 20 jaroj da lernado kaj praktikado, li estas sperta majstro pri violonfarado, kaj ricevis la titolon de elstara metiisto de Pinggu-distrikto.


"Estas facile fari violonon. Malfacile estas fari altkvalitan violonon", klarigis Liu Yundong. Estas du apartaj metodoj fari violonojn. Unu estas la muntoĉeno, tra kiu violono estas prilaborata de plurhoma grupo. Violonoj faritaj de malsamaj grupoj havas malsaman kvaliton depende de metiistoj.


Chen Fengjun, majstro pri violonfarado, laboras en sia ateliero.


La alia metodo estas uzata por fari la plej altnivelajn violonojn. Ili estas farataj de majstroj, kiel Chen Fengjun. Ĉiu majstro havas apartan atelieron kun la tuta ilaro necesa por sia laboro, kaj propramane faras la tutan violonon.


La tuta ligno uzata en violonfarado estas importita plejparte el Eŭropo, sed ankaŭ el Ameriko. La ŝtipoj alvenas per ŝipo en Shandong-provinco kaj tie oni prilaboras ilin por krei duonpretan produkton, kiun oni poste sendas al la fabriko en Pekino. Huadong faras violonojn en diversaj grandoj, kaj ankaŭ kontrabasojn kaj violonĉelojn.


Antaŭe estis pliaj violonfabrikoj en Donggaocun. Ĉirkaŭ la jaro 2000, la urbeto averaĝe produktis 300 mil violonojn jare, kaj 200 mil el ili estis fabrikitaj de Huadong, kun averaĝa kosto je ĉirkaŭ 200-300 juanoj po violono. La loka malkresko de tiu sektoro rezultas ĉefe de la politikoj de la pekina registaro pri reduktado de poluo. Multaj violonfabrikoj, kiuj kaŭzas polvon kaj gasellason, ne sukcesis adaptiĝi al la reguloj kaj translokiĝis al alia loko.


Laboristo gluas violonon.


Alia kaŭzo de tiu malkresko estas altiĝo de la kosto de violonproduktado, ĉefe pro tio, ke ekde 2011 la firmaoj estas devigataj pagi socian asekuron por ĉiuj siaj dungitoj. La strategio de Huadong por adaptiĝi al la novaj postuloj estas fokusiĝi sur kvalito anstataŭ kvanto, pro tio ĝi produktas malpli da violonoj, sed sukcesas vendi ilin kontraŭ pli alta prezo.


Nuntempe Huadong produktas 58 mil violonojn jare (el 80 mil antaŭ la pandemio, kio efikis sur la produktado kaj vendado), kaj la averaĝa po violona kosto estas 800 juanoj. Aliflanke, pro pli bona kvalito, la violonoj estas vendataj kontraŭ pli alta prezo. "En interreto oni povas aĉeti la plej altkvalitajn kontraŭ pli ol 10 mil juanoj, kaj la plej bonprezaj kostas 600-3 000 juanoj," diris Liu Yundong.


Nuntempe ĉirkaŭ 90% de la dungitoj de Huadong estas kamparanoj de apudaj vilaĝoj. Inter ili 150-160 laboras en la fabriko, dum aliaj 30-50 laboras hejme. Hejma laboro kreis laborŝancon por mezaĝaj virinoj, kiuj bezonas prizorgi infanojn aŭ maljunulojn. Dum vizito al la fabriko oni facile konstatas, ke ankaŭ tie plejparto de la laboristoj estas virinoj. Ili sin dediĉas ĉefe al delikata laboro kiel gluado, lakado kaj muntado de violonoj. La malmultaj viroj, kiujn mi vidis tie, faras laboron pli pezan. Laŭ klarigo de loka laboristo, antaŭe la virinoj de la najbaraj vilaĝoj ne havis laborŝancon, ĉar por ili ne eblas labori malproksime al hejmoj. Cetere la laboro en la violonfabriko ne estas peza por ili.


Laboristo muntas violonon.


Antaŭ kvin jaroj, kun subteno de la loka registaro, Huadong starigis sian propran trejncentron, kio ludas tri malsamajn rolojn. Unu estas popularigi la muzikan kulturon per eksponado de diversspecaj muzikiloj kaj kulturaj aktivaĵoj. Alia estas la komerco de muzikiloj kaj akcesoraĵoj por ili. Ne nur muzikiloj fabrikitaj de Huadong, sed ankaŭ tiuj de aliaj kompanioj, estas vendataj tie, inkluzive de tradiciaj ĉinaj muzikiloj. La alia estas muziklernejo, kie lernas 300 infanoj el Pinggu-distrikto.


"La muzikilojn ni donacas al la lernantoj senpage, kaj la instruistoj, kiujn ni invitas, estas instruistoj el la Ĉina Muzika Konservatorio aŭ la Centra Muzika Konservatorio. Unuhora leciono en la urbo kostas ĉirkaŭ 400-500 juanoj, kaj ĉi tie nur 200 juanoj, do ni esence perdas monon ĉi tie," klarigis Liu Yundong.


Huadong ankaŭ havas sian propran koncertejon, kie koncertas invititaj muzikistoj el diversaj lokoj. Ordinaraj homoj de Pinggu-distrikto estas invititaj por senpage ĝui la koncerton.


En Pinggu, kie iam estis malriĉeco, nun oni lulas sonĝojn per violonoj. 


Donggaocun-urbeto  sekvas la vojon ekologia disvolviĝo kaj transformiĝon de tradiciaj industrioj. En 2010 la urbeto komencis la projekton la Muzika Valo de Ĉinio kaj okazigis la Muzikan Festivalon de la Muzika Valo en sinsekvaj ok jaroj, kun altiro de pli ol 5 milionoj da muzik-ŝatantoj el diversaj lokoj. La urbeto transformas la tradician violonproduktadon en muzikedukadon, kulturan interŝanĝon pri muziko, artprezenton kaj aliajn. Pinggu ankaŭ estas grava agrikultura distrikto. Tie oni rikoltas diversajn fruktojn kaj transformas la tradician plantadon al frukt-prilaborado kaj turismo. Krome, danke de la proksima skiejo, vintra feriado ankaŭ fariĝis karaktera industrio tie.


Nun Ĉinio antaŭenigas la procezon de urbanizado kaj disvolvas urbojn kun malsamaj grandecoj. En Ĉinio estas ĉirkaŭ 1 600 urbetoj similaj al Donggaocun. Ili liveras ĉirkaŭ 4.4 milionojn da laborpostenoj.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments