El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kreskis partopreno de ĉina juano en brazilaj monrezervoj

| 2022-04-02
Bookmark and Share

Reage al la kresko de inflacia premo kaj monstreĉiĝo en la ĉefaj ekonomioj de la mondo, la brazila Centra Banko kreskigis la partoprenon de ĉina juano en siaj fremdvalutaj rezervoj al 4.99% en 2021, kvaroble ol 1.21% registrita en 2020. Tio estas la plej granda procento de ĉina valuto en brazilaj monrezervoj. Tio signifas, ke la pasintjaraj juanaj aktivoj de Brazilo sume ekvivalentis al 13.766 miliardoj da usonaj dolaroj. Brazila Centra Banko diskonigis tion fine de marto per sia jarraporto pri administrado de fremdvalutaj rezervoj.



Samtempe, la partopreno de usona dolaro en brazilaj monrezervoj malkreskis je 5.69% kompare kun 2020 kaj ekvivalentis al 80.34% de brazilaj monrezervoj pasintjare. Tio estas la plej malalta procento ekde 2014, kaj ekvivalentas al redukto je 15.276 miliardoj da usonaj dolaroj. Rezervoj en eŭroj ankaŭ estis reduktitaj en tiu periodo, de 7.85% al 5.04%, malkresko je 9.691 miliardoj da usonaj dolaroj en tiuj aktivoj.


Brazila Centra Banko ne detaligis la kialon de sia decido redukti siajn aktivojn en usonaj dolaroj, sed sub la ekonomia kunteksto de alta inflacio kun prognozo de interezaltiĝo fare de usona Federal Reserve (Fed), la prezoj de tiuj aktivoj (ĉefe akcioj de la usona trezoro) tendencas malkreski.


Inflacia premo ankaŭ kreskis en eŭrozono, kaŭzante similan efikon sur eŭropaj papermonoj. Ankaŭ estas pli bonaj perspektivoj por investoj en ĉina juano post kiam Usono malpermesis la uzon de usona dolaro por investoj en Rusio. Pro tio, multaj fakuloj opinias, ke kreskos la partopreno de ĉina juano en monrezervoj de aliaj landoj. La raporto de brazila Centra Banko, tamen, traktas nur la profitecon de la valutoj.


Centra Banko ankaŭ kreskigis la partoprenon de brita pundo - de 2.02% en 2020 al 3.47% en 2021 - ĉar Britio frue alprenis rimedojn reage al mona streĉiĝo. La partopreno de oro - alia tradicia protektilo kontraŭ inflacio - kreskis de 1.19% al 2.25%.


Kanada dolaro kaj aŭstrala dolaro revenis al la listo de brazilaj investoj en 2021. Antaŭ kelkaj jaroj, Brazilo ĉesis investi en tiuj valutoj, ĉar ili akompanis brazilan realon pro tio, ke tiuj landoj, samkiel Brazilo, estas eksportantoj de krudmaterialoj.


En la 31-a de decembro 2021, internaciaj monrezervoj de Brazilo sume estis - konsiderante nur la tuj disponeblaj aktivoj - 362.20 miliardoj da usonaj dolaroj, iom pli ol la 355.62 miliardoj registritaj fine de 2020.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Valor Econômico





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments