EsperRadio: nova retradio en Esperantujo!

| 2022-04-02
Bookmark and Share

Laŭ klarigo de Laura Brazzabeni, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio kaj ĝenerala direktoro de Itala Instituto de Esperanto, la 1-an de aprilo naskiĝis EsperRadio, aŭskultebla ĉe https://www.facebook.com/esperradio. La nova retradio-kanalo estas neprofitcela kaj celas esti voĉo de la itala esperantistaro, sed ne nur.



La ideo venis de Vox, oficiala voĉo de la neprofitcela RadioGroup, al kiu apartenas la retradioj  Radioattiva Network, Radio Ancora Italia, RadioOnRoad, DoubleRadio kaj EsperRadio, kun la kunlaborado de la Pistoja Esperanto-Grupo “Umberto Stoppoloni”, Itala Esperanto-Federacio (IEF), Itala Instituto de Esperanto (IIE) kaj aŭtoritataj kaj eminentaj italaj kaj internaciaj esperantistoj, ĉi tiu nova elsendostacio havas la celon informi, antaŭenpuŝi, kunordigi, distri, kuraĝigi pri la uzado de la lingvo Esperanto, tra la malkovro de forta esperantista tutmonda movado kaj senfina kaj grava kultura malfermiteco, kune kun realaĵoj pri volontuleco, kulturo kaj aferoj socie utilaj.


La 1-an de aprilo, je la 18-a horo (UTC+2) okazis la “Granda Festo” de la unua rekta elsendo kun Laura Brazzabeni, Clarissa Sabatini (estiminda poliglota kant-aŭtoro, plurinstrumentludisto, sonterapeŭto, kaj ankaŭ studento pri psikologio kaj pasia esperantisto) kaj Vox-La VOĈO.


En la sama tago, je la 21-a (UTC+2), estis prezentita “Stelesperanto”, astronomia bulteno en Esperanto por la amantoj de la ĉielo kaj simplaj scivoluloj, prezentita de la stelamanto Nicola Morandi.


La 2-an de aprilo debutis la serio de intervjuoj kun eminentaj kaj tre pasiaj esperantistoj “Esperantistoj kun Pasio”: je la 19-a (UTC+2) kun Laura Brazzabeni kaj je la 21-a (UTC+2) kun Clarissa Sabatini.


Sekve estos programado riĉa je eventoj, novaĵoj, antaŭenpuŝoj pri kulturo kaj frateca aldono, ankaŭ malferma al la kontribuado de ĉiuj homoj kiuj interesiĝas partopreni en la projekto.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments