Intervjuo: Guilherme Fians

| 2022-04-02
Bookmark and Share

Guilherme Fians estas antropologo el Brazilo kaj laboras kiel esploristo en la Universitato de St Andrews en Skotlando. Li ankaŭ estas estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) en Nederlando. Inter 2015 kaj 2021, Guilherme faris esploron pri politika agado, uzado de komunikteknologioj kaj lingvo-lernado inter nuntempaj esperantistoj. Lia esploro komencis ĉeeste en Francio – kie Esperanto-movado estas tre diversa kaj inkluzivas neŭtralajn, maldekstrajn, junularan kaj fervojistan asociojn. Lia esploro ankaŭ konsideris la uzadon de Esperanto lige kun politikaj agadoj en internaciaj Esperanto-kongresoj kaj en pluraj virtualaj medioj. La lastatempa rezulto de lia studo estas la anglalingva libro Esperanto Revolutionaries and Geeks: Language Politics, Digital Media and the Making of an Internacional Community eldonita de Palgrave Macmillan en 2021. Intervjuita de El Popola Ĉinio, li rakontis al ni pri sia esploro.



EPĈ: Via esploro fokusiĝas sur la rolo de Esperanto kiel ilo por politika agado en okcidenta Eŭropo, ĉefe en Francio. Kial Francio estis kaj daŭre estas tiom grava por Esperanto (ekz. ĝi gastigis la unuan UK-on, oni donis al francoj la taskon proponi Esperanton kiel oficialan lingvon de Ligo de Nacioj, en Francio troviĝas sidejoj de pluraj gravaj Esperanto-organizaĵoj ktp)?


Francio estis la kerna loko, kie la ideoj zamenhofaj malantaŭ Esperanto komencis esti apartigataj de la lingvo. Pro tio, en Francio Esperanto allogis kaj homojn, kiuj vidis ĝin kiel lingvon de paco, kaj homojn, kiuj ne trovis necesan tiun ligon inter la lingvo kaj sia interna ideo. Tio inkluzivis scientistojn, kiuj volis uzi internacian lingvon por produkti sciencon ekster la landlimoj de Francio kaj de la franca lingvo; entreprenistojn, kiuj rigardis Esperanton kiel lingvon por internacia komerco; kaj politikajn aktivulojn, kiuj batalis kontraŭ la premo de hegemoniaj landoj kaj hegemoniaj lingvoj.


Se Esperanto estas nepre ilo por kunigi samideanojn (en la senco de homoj, kiuj kunhavigas similan idearon), la profilo de esperantistoj estos limigita al homoj kun tiuj pensmanieroj. Kiam la kreskanta franca Esperanto-movado de la komenco de la dudeka jarcento fortigis la eblecon konsideri Esperanton ekster siaj ligoj kun apartaj ideoj, Esperanto iĝis pli facile konektita al aliaj praktikoj, idearoj, ŝatokupoj kaj profesiaj celoj. Pro la imperiisma influo de Francio en la tiutempa mondo, tio, kion francoj faris, estis konsiderata imitinda en pluraj lokoj en la mondo, ĉefe en la okcidenta Eŭropo, kaj tiu bunta ligo de pluraj idearoj kaj praktikoj al Esperanto fare de francaj esperantistoj kuraĝigis la kreadon de diversaj Esperanto-asocioj kaj helpis disvastigi la lingvon en amaso da fakaj, sciencaj, komercaj, sociaj kaj politikaj medioj. Pro tiu historia kaj ĝisnuna bunteco de la esperantistoj en Francio, mi elektis tiun landon (ĉefe Parizon) kiel enirpunkton por mia esploro – kio poste ankaŭ inkluzivis virtualajn mediojn kaj internaciajn kongresojn.


EPĈ: Vi diris, ke en Brazilo la Esperanto-movado estas forte ligita al spiritismo, pro tio religiaj temoj estas ofte traktataj en kunvenoj de brazilaj esperantistoj, dum en Eŭropo la historio de Esperanto ligiĝas al maldekstraj politikaj vidpunktoj. Kiel statas la nunaj rilatoj inter Esperanto kaj politiko en Eŭropo?


Mia esploro estas pli kvalita ol kvanta: mi povas detale klarigi al vi, kiel kelkaj apartaj homoj kaj grupoj spertas, pensas, sentas kaj agadas rilate al Esperanto kaj al aliaj temoj, sed miaj datumoj ne produktas ĝeneralan profil-bildon de Esperantujo en Francio aŭ en Eŭropo. Pro tio, mia esploro ne celis respondi, ĉu la ligoj inter Esperanto kaj politiko en Eŭropo estas pli forta aŭ malforta, ĉu Esperantujo iĝis pli aŭ malpli maldekstra, ekzemple, ol ĝi estis antaŭ 30 jaroj.


Inter tiuj esperantistoj, kiujn mi konis ĉe asocioj kiel SAT kaj SAT-Amikaro, Esperanto ja estas ilo por politika agado. Altiris mian atenton la maniero, kiel tiuj aktivuloj agis per Esperanto: nomi SAT kleriga asocio signifas, ke ĝiaj membroj ne nepre partoprenos manifestaciojn nome de SAT, sed ili kunsidos regule por kunpensi pri politikaj temoj. Tiuj babilrondoj – kiujn SAT-Amikaro okazigas ĉiusemajne en sia sidejo en Parizo – kunigas progresemulojn el diversaj fonoj kaj perspektivoj, kiel komunistoj, liberpensuloj, federalistoj, anarkiistoj kaj aliaj. Kiam tiuj homoj diskutas per Esperanto, ili kunhavigas malsamajn vidpunktojn kaj proponojn por trakti sociajn problemojn – kiel socian maljustecon, atomenergion kaj bonvenigon de migrantoj en Francio – tiel ke tiuj homoj poste revenu al siaj sociaj movadoj, politikaj partioj kaj anarkiismaj grupoj kaj kunhavigu tion, kion ili lernis, por riĉigi la politikajn perspektivojn de aktivuloj ekster Esperantujo.


Inter eŭropaj esperantistoj, kiujn mi konis ne en asocioj, sed pere de la interreto (ĉefe per Facebook, Telegram, Twitter kaj Reddit), Esperanto aperas pli ofte kiel komunikilo por amikiĝo, vojaĝado kaj lingvolernado ol kiel ilo por politika agado. Tamen, mi parolas pri specifa grupeto de homoj, kiujn mi intervjuis kaj kun kiuj mi sociumis rete. Tio ne signifas, ke esperantistoj en virtualaj medioj ne interesiĝas pri politiko: vidu, ekzemple, la agadon de TEJO pri genra egaleco, kio ne aperas tiel ofte ĉe SAT, SAT-Amikaro, UEA aŭ Espéranto-France. Vidu ankaŭ la virtualan politikan agadon faritan de esperantistoj, kiuj aktivas por libera programaro.


EPĈ: Kion maldekstraj esperantistoj en Eŭropo subtenas kadre de lingvopolitiko? Ĉu ili rigardas Esperanton kiel neŭtralan komunikilon aŭ kiel ilon por politika organizado?


Estas ambaŭ flankoj tiusence. En Parizo, kelkaj homoj (ĉefe ĉe Espéranto-France kaj en la neŭtrala movado) parolis pri Esperanto kiel ilo por rezisti la influon de la angla en la internacia komunikado. Pensu, ekzemple, pri la Eŭropa Parlamento, kie francaj politikistoj ofte alparolas aliajn en la angla, malgraŭ la fakto, ke la franca estus same bonvena kaj samtempe tradukata tie. La argumento estas, ke se oni uzu Esperanton en tiaj medioj, la franca – samkiel aliaj naciaj lingvoj en Eŭropo – ne konkurencos kun la angla.


Aliflanke, ekster Parizo mi ofte rimarkis ligojn inter Esperanto kaj regionaj lingvoj. En Okcitanio, pluraj homoj malkovris Esperanton pere de subteno kaj intereso pri la okcitana lingvo. Same en Bretonio pri la bretona lingvo. En la alia flanko de la franca landlimo, en Katalunio esperantistoj, kiuj subtenas la katalunan lingvon regule defendas Esperanton kiel internacian lingvon kaj la katalunan kiel regionan lingvon. Praktike, tio signifas, ke la hispana lingvo havas sian lokon, sed ĝi ne povas trudi sin al la regionaj kaj internaciaj komunik-bezonoj.


En tiuj mondpartoj, mi trovis kaj maldekstrajn kaj neŭtralajn movadanojn, kiuj subtenis tiujn lingvopolitikajn projektojn kaj kiuj agis kune en tiu komuna batalo kontraŭ lingva subpremo. Tamen, en tiuj situacioj, ĉu Esperanto estas neŭtrala aŭ politika ilo? Ni pensu pri la politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, foje prezentata de siaj membroj kiel neŭtrala partio: se oni agas politike kaj havas projekton, kiu postulas la subtenon de politikaj instancoj por materialiĝi, ĉu eblas, ke politika partio estu neŭtrala? Ĉu eblas pensi, ke subteni la plifortigon de regionaj lingvoj fronte al la nacia lingvo estas politike neŭtrala projekto? Estas pridubinde, ĉu Esperanto povas esti "neŭtrale homa", kiel proponis Zamenhof. Tamen, laŭ la faka literaturo pri lingvopolitiko kaj socilingvistiko, komunikado kaj la elekto pri uzo de lingvo por komunikiĝi neniam estas politike neŭtrala.



EPĈ: Kiel homoj, precipe la junularo, uzas Esperanton en la interreto? Kiujn diferencojn vi trovis inter la reta movado kaj la tradicia movado bazita sur kluboj?


Reta lingvolernado kaj sociaj retejoj ebligas pli da spontaneco kaj malpli da sindevontigoj pri la lingvo, pri apartaj esperantistoj kaj pri Esperantujo mem ol ĉeesta lingvolernado kaj lingvouzado. Se oni lernas la lingvon en asocio, oni aŭ ĉeestas la klasojn aŭ forlasas la kurson, ĉar ĉeesta kurso perdas sian sencon, se oni malĉeestas tro da klasoj. Male, memlernado (interalie pere de interreto) permesas, ke oni lernu laŭ propra ritmo: iu lernanto povas fari unu ekzercaron post la alia senĉese per Duolingo kaj fini la kurson tre rapide, dum alia lernanto povas tutsimple sekvi du aŭ tri komencajn lecionojn kaj forlasi la lingvon. Se ne estas instruisto aŭ samklasanoj, ne estas tiom da sindevo kaj samtempe estas pli da libereco rilate al kiom rapide vi emas lerni. La samo okazas pri virtualaj personaj rilatoj: se mi iras ĉiusemajne al mia loka Esperanto-klubo, mi scias, kiujn homojn mi plej verŝajne renkontos tie, kaj mi jam konos ilin tre bone. Male, en retaj babilejoj, ĉiam estas malsamaj homoj, amaso da konversacioj komencos per sinprezentoj, kaj multaj homoj, kiuj iĝas amikoj en tiuj virtualaj medioj, eble ne plu retrovos unu la alian en aliaj okazaĵoj. Tio ne signifas, ke la teknologio kulpas, ni ne estu determinismaj! La teknologio ebligas tiajn interhomajn rilatojn, kaj efemeraj amikecoj eble iĝas pli oftaj por pluraj esperantistoj en la interreto kompare kun la loka ĉeesta esperantumado.


Iamaniere, la dinamiko de interhomaj rilatoj en interreto similas al tiuj, kiuj superregas dum Universalaj Kongresoj, kie pluraj homoj el la tuta mondo renkontiĝas, babilas, trovas komunajn interesojn kaj poste ne plu revidas unuj la aliajn. Finfine, tiuj efemeraj amikecoj (kaj virtuale kaj dum UK-oj) povas ne esti longdaŭraj, sed ĉu tio estas problemo? Ne. Mi kredas, ke temas tutsimple pri la normala funkciado de Esperantujo kiel translima komunumo.


Dum mia virtuala kampolaboro, mi konstatis, ke esperantistoj uzas interreton por tiaj mallongdaŭraj babiladoj kun homoj, kun kiuj ili plej verŝajne ne plu babilos. Tamen interreto ebligas kvazaŭ senĉesan UK-on, kie esperantistoj el la tuta mondo estas disponeblaj dum 24 horoj ĉiutage – ĉiam sunas en Esperantujo! – kaj kie la lingvo ludas plentempe sian internacian kaj transliman rolon. Alia konsiderinda trajto de virtualejoj estas la temoj diskutataj: dum esperantistoj ĉie tre ofte parolas pri la lingvo mem, interret-uzantoj ofte ankaŭ parolas pri la interreto mem. Tiusence, oni facile trovas retforumojn, kie esperantistoj diskutas kaj agadas pri libera programaro, tradukado de retpaĝoj, preparado de artikoloj por Vikipedio, kreado de memeoj kaj aliaj aferoj, kiuj devenas el la virtuala medio.


EPĈ: Kion vi malkovris pri la influo de Duolingo en la movado? Ĉu homoj, kiuj lernas Esperanton per interreto, havas apartan vidpunkton pri la lingvo kaj la movado?


Duolingo helpas amasigi la kvanton de Esperanto-parolantoj, ne nepre de esperantistoj. Se oni konsideras tion, kion multaj esperantistoj diras, ke Esperanto estas "pli ol lingvo", oni devas konsideri, ke Duolingo-uzantoj ne nepre lernas multe pri la Esperanto-movado, komunumo kaj kulturo. Kompreneble Duolingo ankaŭ instigas ŝanĝojn en lingvouzado. En mia libro, unu el la ekzemploj, kiujn mi analizas tiusence, estis la esprimo "kio la fek?" (kvazaŭ reta traduko de la angla esprimo "what the fuck?"), kiu populariĝis post la apero de la unuaj ondoj de Duolinganoj.


Homoj, kiuj lernas Esperanton en kluboj kaj asocioj, kutime aŭdas pri Universalaj Kongresoj, homaranismo, interna ideo, samideanoj, "kielvifartas-uloj", kaj iom post iom komprenas kelkajn el la ĝeneralaj trajtoj de Esperantujo. Kiam temas pri memlernado – ĉu virtuale ĉu per libroj – oni ne certas, kion homoj lernas krom la lingvo. La Duolinganoj, kiujn mi renkontis dum mia esploro, plurfoje ne interesiĝis pri la movado: ili ne malkovris la lingvon pere de la movado, ili ne uzis la lingvon en ĉeestaj renkontiĝoj, do kial membriĝi en asocioj kaj disdoni flugfoliojn por propagandi Esperanton? Gravas konsideri, ke Duolinganoj kaj asoci-bazitaj esperantistoj ne nepre estas samideanoj – t.e. ne nepre pensas same – nur pro la fakto, ke ili parolas la saman lingvon. La interna ideo kaj la interesiĝo pri paco kaj socia justeco ne estas transdonitaj per gramatikaj reguloj.


Ĉiukaze, se en Esperantujon venas multaj Duolinganoj, eble tio instigos ŝanĝon en la profilo de esperantistoj laŭ tempopaso. Por multaj el la Duolinganoj, ju pli internacia iĝas Esperantujo ĉiutage pere de la interreto, des pli malnecesaj iĝas la Universalaj Kongresoj. Ju pli neformalaj kaj lastminute organizitaj iĝas la Esperanto-renkontiĝoj, des pli seninteresaj iĝas la regulaj kunsidoj kun antaŭaranĝitaj temoj. Iam oni bezonis la internaciajn poŝtajn servojn por efektive uzi Esperanton translime. Lastatempe, oni komencis bezoni retaliron por regule esperantumi translime. Eĉ pli lastatempe, kun la populariĝo de Esperanto en Instagram kaj TikTok, eble la lingvo estos pli kaj pli ligita al filmetoj kaj bildoj, anstataŭ nur skribaj vortoj.


Intervjuis: Rafael Henrique Zerbetto

---

Vi povas trovi liston de fakartikoloj kaj libroj de Guilherme en la retejo de la Universitato de St Andrews kaj en Academia.Edu.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments