El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis konstruado de nova Sanxingdui-muzeo

| 2022-03-31
Bookmark and Share

Dezajno


Dezajno


Dezajno


La 29an de marto, la konstruado de la nova Sanxingdui-muzeo komenciĝis en la urbo Guanghan de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio.


La nova konstruaĵo kovros la areon de 55 000 kvadrataj metroj -- je kvinoblo de la nuna muzeo.


La nova konstruaĵo konservos la objektojn eltrovitajn el fosaĵoj kun la numeroj unu kaj du de la Sanxingdui-aj Ruinoj kaj gravajn kulturajn artefaktojn eltrovitajn estontece.


Malkovrita en la malfruaj 1920aj jaroj, la Sanxingdui-aj Ruinoj estas unu el la plej gravaj arkeologiaj malkovroj de la mondo en la 20a jarcento. Kun 12 kvadrataj kilometroj, la ruinoj troviĝas en la urbo Guanghan de la provinco Sichuan kaj je ĉirkaŭ 60 kilometroj for de Chengdu, la provinca ĉefurbo. Ili estas la restaĵoj de Shu-regno, kaj la ruinoj datiĝas jam de 4 800 jaroj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments