El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tianzhou-2 malkupliĝis de la ĉina kosmostacio

| 2022-03-29
Bookmark and Share


Laŭ la Ĉina Agentejo pri Kunhomaj Kosmoŝipoj, la kargokosmoŝipo Tianzhou-2 plenumis ĉiujn planitajn taskojn kaj malkupliĝis de la kosmostacio je 15:59 de la 27-a de marto laŭ la pekina tempo. Tianzhou-2 estas la unua kargokosmoŝipo lanĉita dum la ŝlosila fazo de teknologia kontrolado por la ĉina kosmostacio. Ĝi estis lanĉita en orbiton ĉe la Wenchang-a Lanĉejo en Hainan-provinco la 29-an de majo 2021, portante 68 tunojn da provizaĵoj al la kosmostacio. Dum la enorbita periodo, ĝi estis uzata por serio da testoj. Tianzhou-2 estas en bona stato kaj reeniros en la atmosferon en taŭga tempo.


Redaktoro: Zhao Yanan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments