El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi telefone konversaciis kun brita ĉefministro

| 2022-03-29
Bookmark and Share

Posttagmeze de la 25-an de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun la brita ĉefministro Boris Johnson.


Pro tio, ke la kuranta jaro estas la 50-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj ĉe la ambasadora nivelo inter Ĉinio kaj Britio, Xi diris, ke la dulandaj rilatoj en la lasta duonjarcento tenis kontinuan kreskon malgraŭ iuj zigzagoj.


Xi diris, ke la du landoj faris kunaranĝojn kaj kunlaborojn pri monda disvolvado kaj klimatŝanĝiĝo, kaj pozitive kontribuis al traktado de komunaj defioj de la homaro.


Johnson diris, ke la rilatoj kun Ĉnio estas tre gravaj. Britio kaj Ĉinio, du konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, dividas komunajn interesojn pri multaj temoj kaj povas kunlabori en multaj kampoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments