Kurso en kosmostacio: tradicia ĉina kulturo en la kosmo
Posttagmeze de la 23-a de marto, la skipo de Shenzhou-13 faris la duan lecionon de Tiangong-kurso. Dum kosmoflugado, la astronaŭtoj prezentis la tradician ĉinan tinkturon.
Tia tinkturo postulas du procezojn: nodado kaj kolorigado. La astronaŭtino Wang Yaping unue uzis fadenon, ŝnuron kaj aliajn ilojn por fari diversajn operaciojn sur ŝtofo por konservi la ligitan parton en la origina koloro, kaj poste kolorigis la ŝtofon per tinkturfarboj.
Wang Yaping montras la tinkturfarbon.
Post kolorigo, la nodita parto estas malmuntita, kaj la eleganta kaj tavolriĉa produktaĵo estas finfarita.
La ĉina tinkturarto havas longan historion kaj jam estis matura antaŭ pli ol 1 700 jaroj. En 2006, tia tinkturado estis elektita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo. La praktikado en kosmostacio donis al lernantoj ŝancon sperti la mirindan kunfandiĝon de la miljara tradicia kulturo kaj moderna teknologio.
Redaktoro: Zhao Wenqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat