【E-radio】 Pli ol 3.2 miliardoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estis inokulitaj en Ĉinio

| 2022-03-25
Bookmark and Share


 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

- Xi Jinping faris videan konversacion kun Joe Biden

- Pli ol 3.2 miliardoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estis inokulitaj en Ĉinio

- Ĉina ambasadoro en Usono: Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ milito

- Ĉina saĝo en paroladoj de Xi Jinping: paco estas altvalora

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

- Xi Jinping faris videan konversacion kun Joe Biden

 

Vespere de la 18-a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan konversacion kun usona prezidento Joe Biden je la peto de ĉi lasta. La du gvidantoj havis sinceran kaj profundan interŝanĝon de opinioj pri la dulandaj rilatoj, la situacio en Ukrainio kaj aliaj demandoj koncernantaj reciprokajn interesojn. Prezidento Biden esprimis, ke li volonte tenos striktan kontakton kun prezidanto Xi por montri la direkton de la uson-ĉinaj rilatoj. Prezidanto Xi emfazis, ke li kaj prezidento Biden havas la saman opinion, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, kunekzisti en paco kaj eviti konfrontiĝon, kaj ke la du flankoj devas pliigi komunikadon kaj dialogon je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kampoj.

 

- Pli ol 3.2 miliardoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estis inokulitaj en Ĉinio

 

Laŭ anonco de la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio en la 16-a de marto, pli ol 3.2 miliardoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estis inokulitaj en Ĉinio.

 

- Ĉina ambasadoro en Usono: Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ milito

 

Lastatempe Qin Gang, ĉina ambasadoro en Usono, diris en intervjuo, ke Ĉinio havas bonajn rilatojn kun kaj Rusio kaj Ukrainio, kaj samtempe tenas kontakton kun Usono kaj Eŭropo, ĝuste tiu specifa pozicio de Ĉinio estas utila por pace solvi la krizon en Ukrainio. Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ milito kaj staras por intertraktado. Ĉinio sendis al la ukraina popolo manĝaĵojn, medikamentojn kaj pulvorigitan lakton por beboj.

 

- Ĉina saĝo en paroladoj de Xi Jinping: paco estas altvalora

 

"Paco kaj sekureco estas tio kion la internacia komunumo devas plej domaĝi" diris prezidanto Xi Jinping en videa konversacio kun usona prezidento Joe Biden. La diraĵo venas de la klasikaĵo "Analektoj de Konfuceo". En aliaj okazoj, Xi citis similajn antikvajn proverbojn pri konservado de paco, inkluzive de "anstataŭigi militajn armilojn per donacoj de jado kaj silko" kaj "serĉi harmonion sen unuformeco".

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments