El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malkaŝita retej-atakilo de usona Nacia Sekurec-Agentejo

| 2022-03-25
Bookmark and Share


La 22-an de marto, ĉina grupo 360, kiu respondecas pri sekureco de registaraj organizoj kaj firmaoj, unuafoje diskonigis publike la teknikan trajton de Quantum, ĉefa retej-atakilo uzata de la usona Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) kontraŭ kompanioj en la ĉeftero de Ĉinio. La raporto prezentas, ke la tekniko estas uzata ankaŭ en aliaj lokoj de la mondo kaj povas gvati ajnan retejon en la mondo.


Ene de unu monato tio estas la dua fojo, ke 360 montris pruvojn de la kontinua kaj grandskala ret-atako de la usona agentejo al la tuta mondo, precipe al Ĉinio. Frue en marto, 360 listigis pruvojn, ke inter la ĉefaj celoj de NSA estas kompanioj pri komunikado. Rezulte, privateco kaj sekretoj de cent milionoj da retanoj en la mondo estas travideblaj. Laŭ raporto, milionoj da ĉinaj organizoj kaj kompanioj estas viktimoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments