El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plej bela kuracisto

| 2022-03-23
Bookmark and Share

Je la 6-a horo kaj 45 minutoj de la 20-a de marto, Bai Xiaohui, 42-jara fakulo pri klinika testado en Weihai-urbo de Shandong-provinco, forpasis pro subita malsano.


Ekde la eksplodo de KOVIM-19, Bai kun siaj teamanoj laboradis en Pekino, Xinjiang, Henan, Shandong kaj aliaj lokoj trafitaj de la epidemio. En 2020, ŝi estis premiita kiel elstara batalanto kontraŭ la epidemio de Shandong-provinco.


Je la 4-a horo de la 9-a de marto Bai atingis Weihai kaj tuj gvidis kvar laborgrupojn fari pezan laboron pri nukleacida testo ĝis la fino de ŝia vivo.


Plej profundan kondolencon al Bai Xiaohui!




Redaktoro: Shen Chuanfeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments