Okazis novjara lantern-festivalo laŭlonge de la riveroj Jangzio kaj Jialing en la urbego Chongqing, sudokcidenta Ĉinio.
Kun la temo "supernatura", la lampoj estas en la formoj de ok naturaj pejzaĝoj: aŭroro, neĝado, sunsubiro, ondeto, magmo, stelo, meteoro kaj nigra truo. Ĝi donas al vizitantoj spertojn en vido, aŭdo kaj tuŝo.
Ĉiujare la festivalo alportas al la loko ĝojon, kiel novjara saluto al la urbanoj.
Lampoj de fluanta magmo
Sub la ĉielo oni povas spekti stelojn, aŭroron kaj falantan neĝon.
Oraj steloj falas sur ombrelon.
Steloj
Tigro-formaj lampoj por la venonta jaro de tigro
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat