Petardo estas specialaĵo de Ĉinio kun historio de pli ol 2 000 jaroj. La aplikado de petardo grandiĝas kaj ĝiaj specoj kaj koloroj pli kaj pli varias. En gravaj festoj kaj inaŭguroj, geedziĝaj ceremonioj, ekkonstruado de domo kaj komenciĝo de komerco, oni havas la kutimon eksplodigi petardojn por gratulo.
Pro la altiĝo de vivnivelo, oni pli kaj pli bone konscias la gravecon de mediprotekto kaj sano. Do, ĉinoj pli kaj pli multe uzas elektronikajn "petardojn" kiuj povas bone imiti la lumon kaj sonon de veraj petardoj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat