Parto de la rivero Yarlung Zangbo en la urbo Shannan
Aŭtune verdas du bordoj de la rivero Yarlung Zangbo en Tibeto, sudokcidenta Ĉinio. Sed antaŭ 40 jaroj, tie regis ventego kaj sablo. En la 1980-aj jaroj, oni komencis planti arbojn ĉe la bordoj de la rivero. En la pasintaj 40 jaroj, oni plantis 45 milionojn da arboj, kiuj formis "verdan grandan muron" kun longeco de pli ol 160 kilometroj kaj averaĝa larĝeco de 1.8 kilometroj.
Nun ĉe la du bordoj de la rivero, ekomedio kaj kondiĉoj pri loĝado kaj klimato evidente pliboniĝas. Antaŭaj fluaj kaj duonfluaj sablomontetoj fariĝis oazoj, kaj preskaŭ duobliĝis la produktokvanto de grenoj en tiuj lokoj, ĝenitaj de flusablo antaŭe. Forstumado helpis disvolvadon de la loka arbokulturado, estigis multajn spertulojn pri sabloregado kaj riĉigis lokanojn. Laŭ statistiko, en la urbo Shannan, 32 mil homoj partoprenas en gardado de publikaj arbaroj. Koncernaj arbaraj projektoj alportas al lokanoj enspezojn je pli ol 90 milionoj da juanoj (ĉ. 12,7 milionoj da usonaj dolaroj) ĉiujare.
Arbaro ĉe la rivero Yarlung Zangbo en Shannan
Arbaro ĉe la rivero Yarlung Zangbo en Shannan
Arbaro ĉe la rivero Yarlung Zangbo en Shannan
Ŝoseo ĉe la rivero Yarlung Zangbo, fotita en la 10a de septembro
Sovaĝaj bestoj en la artefarita arbaro
Lokanoj laborantaj en arbidejo de la urbo Shannan
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat