En 2003, Zhang Yinglong, naskiĝinta en la urbo Shenmu de la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio, forlasis sian laboron kaj revenis al hejmloko. Li kontrakte administris 128 kvadratajn kilometrojn da sablejo de la dezerto Mau Us kaj ekplantis arbojn por regi sablon. Dum la pasintaj 17 jaroj, li entute regis dezerton je ĉirkaǔ 285 kvadrataj kilometroj kaj esploris vojon de cirkula forstumado kuniganta sciencan esploron, popularigon de sciencoj, arbaran plantadon kaj profitigon de lokanoj.
Zhang Yinglong, kunlabore kun lokanoj, starigis bazon por kulturi arbidojn, enkondukis novajn plantojn kiel frambujo, sorbuso, vina vito kaj manĝebla fungo, kaj bredeblajn bestojn kiel emuo kaj ŝafo, por kreskigi enspezojn de ĉirkaǔaj vilaĝanoj. Nun arbaro kovras la dezerton kaj lokanoj havas pli bonan medion kaj plenan monujon.
La dezerto Mau Us estas unu el la kvar plej grandaj dezertoj en Ĉinio. Ĝi havas areon de 42,2 mil kvadrataj kilometroj, kies duono estas en la urbo Yulin de Shaanxi. Mau Us fakte estas "homfarita dezerto", historie kie estis herbejo kun riĉaj akvofontoj kaj amaso da bovoj kaj ŝafoj. De antaŭ pli ol mil jaroj ĝis antaŭ cent jaroj, ĝi iom post iom dezertiĝis pro troa ekspluatado fare de homoj. La 22-an de aprilo, Shaanxi-a Forstuma Buroo anoncis, ke 93,24% de la dezerto Mau Us en Yulin estas regita. Tio signifas, ke la dezerto baldaǔ "malaperos".
Zhang Yinglong sur kontraǔfajra observ-turo
Zhang Yinglong kontrolas kreskadon de migdaloj.
Zhang Yinglong sur kontraǔfajra observ-turo
Irigaciaj aparatoj sur kampo, kie antaŭe estis dezerto
Kukurboj plantitaj de vilaĝanoj
Iama dezerto fariĝis pitoreskejo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat