La marpaŝtejo ĉe Wuzhizhou-insulo de Sanya-urbo de Hainan-provinco, suda Ĉinio, estas la unua modelo de ŝtatnivela mara paŝtejo de Hainan kaj la unua tropika marpaŝtejo de la lando. En lastaj jaroj, oni daǔre plibonigas ekosistemon ĉe la marareo de la insulo per enmeto de artefaritaj fiŝrifoj, perfektigo de mara medio kaj transigo de koraloj. Nun protektado kaj plibonigo de la medio jam rikoltas frukton.
Mara paŝtejo signifas, ke en iu marareo oni utiligas naturan medion por laǔplane bredi komerc-valorajn marestaĵojn. Ĝi estas nova industrio kun media protekto, resursa konservo, turisma fiŝkaptado kaj ekologia spektaklo. Konstruado de modernaj marpaŝtejoj estas komuna kono de diversaj landoj.
Fiŝoj ĉe artefaritaj rifoj
Fiŝoj en la marpaŝtejo
Fiŝoj en la marpaŝtejo
Koraloj en la marpaŝtejo
Koraloj en la marpaŝtejo
Laboranto firmigas koralon.
Laboranto subakviĝanta
Koraloj bone kreskas en la marpaŝtejo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat