Laŭ raporto de New York Post, belga fotisto Adams publikigis aron da fotoj de orkolora pingveno interrete. La fotoj estis hazarde faritaj de Adams en lia scienca ekspedicio en 2019. Amaskomunikiloj diris, ke ĝi estas la unua orkolora reĝa pingveno en la mondo. Fakuloj rimarkigis, ke la ora pingveno eble estas albino, do ĝi ne produktas melaninon. Reĝaj pingvenoj uzas parton de siaj flavaj plumoj por allogi tiujn de la alia sekso. Ankoraŭ ne estas konfirmite, ĉu ĉi tiu pingveno estas pli populara ol aliaj en la grupo.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat