La 24-an de februaro en Pekino Liu Jun, esploristo de la Ĉina Akademio de Sciencoj, prezentis fosiliajn specimenojn de Turfanodon jiufengensis kolektitajn en la Interna Mongolio, Ĉinio. Li diris, ke la plej nova esploro pri faŭno de Daqingshan en la Interna Mongolio malkovris, ke la fosiliaj specimenoj apartenas al la periodo antaŭ 252 milionoj ĝis 255 milionoj da jaroj. Tio estas ankaŭ la unua malkovrita genro de dudenta specio en tropika kaj mezvarma regionoj, kiu vivis antaŭ 250 milionoj da jaroj. Rilata disertacio estis publikigita interrete de la internacia scienca revuo PeerJ.

Prezento de fosilioj

Fosilio
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
