La stepo Nalati en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas vera surtera paradizo. Tie oni paŝtas ŝafojn, ĉevalojn kaj bovojn. En somero jurtoj disiĝas tra la stepo pro la neceso paŝti ŝafojn tra vasta areo. Tio estigas belegajn pejzaĝojn, kiuj allogas turistojn al la loko.

Neĝkovritaj montpintoj disiĝas tra la stepo.

Ĉevalo kuras tra la stepo.

Pejzaĝo dum sunsubiro en Nalati

Bovino kaj ŝafoj en Nalati
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
