Lastatempe, oficiale ekfunkciis la administrejo por la nova marĉeja parko Diaochahu, Hubei-provinco. Pasintece, la medio de la lago Diaocha iom post iom detruiĝis pro akvoproduktaĵa bredado. En 2014 la Nacia Forstum-buroo de Ĉinio aprobis la lagon kiel provan marĉej-parkon, celante rebonigi kaj protekti ĝian ekosistemon. Nun la lago reakiris 4 700 hektarojn da akvoareo kaj ĝia medio jam multe pliboniĝis.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat