La 25-an de junio okazis ferma ceremonio por Esperanto-kurso de la bazlernejo Dongfang en la urbo Changzhou de la provinco Jiangsu, Ĉinio. 81 bazlernantoj partoprenis en la ceremonio.
En la ceremonio la lernejo donis atestilojn pri merito al elstaraj lernantoj kaj atestilojn pri finiĝo de lernado al ĉiuj lernantoj.
Raportis Peng Yajun
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat