Por subteni disvolviĝon de la Muzeo pri Mondaj Lingvoj sub la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj kaj aktive antaŭenigi Esperanton, la Ĉina Esperanto-Ligo donacis al la muzeo kvin librojn, 200 Antikvaj Ĉinaj Poemoj (ĉine kaj Esperante), Ĉina Antologio (1979-2009) (Esperante), Noktomezo (Esperante), Rano (Esperante), kaj Sieĝata Fortikaĵo (Esperante). La Ĉina Esperanto-Ligo ricevis atestilon pri libro-donaco de la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj.

Esperantaj libroj eksponataj en la muzeo

Atestilo pri libro-donaco
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
