Sinjoro He Benfa estas altnivela instruisto de la angla lingvo en la dua elementa lernejo de Zhangqiao-urbeto sub Dingyuan-gubernio de Anhui-provinco. Antaŭ 40 jaroj li lernis Esperanton. Multaj jaroj pasis, kaj li neniam forlasis la lingvon. Li partoprenis la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino. Li sukcese trapasis la ekzamenon de UEA/ILEI kun B-grada atestilo en 1991.
He Benfa estas membro de la konsilio de Anhui-a Esperanto-Asocio. Ekde la komenco de septembro 2021 li instruas Esperanton al la lernejanoj, al kiuj li instruas la anglan lingvon. Ĉirkaŭ 70 lernejanoj partoprenas la postlecionan kurson. La kurso okazas du-foje ĉiusemajne kaj ĉiu klaso daŭras du horojn. La lernantoj multe interesiĝas pri la "nova" lingvo. La lernolibro estas "Moderna Esperanto por Infanoj", verkita de sinjoro Li Weilun.
Raportis: Liu Baoguo
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat