Le défi des langues en portugallingva versio

BY:March 23, 2022

de REINALDO MARCELO FERREIRA

O desafio das línguas – da má gestão ao bom senso. Claude Piron. El la franca trad. Ismael Mattos Andrade Ávila. Campinas: Pontes Editores, 2002. 287p. 21cm. ISBN 85711 31600. Prezo: € 15,00

Prezenti Claude Piron estas nenecese. Li estas vaste konata en Esperantio, precipe kiel populara prozisto kaj verkisto de didaktikaj noveloj (lia poeta faceto estas eble malpli konata).

En sia O desafio das línguas – Da má gestão ao bom senso, la aŭtoro kritike analizas la nunan ordon de internacia komunikado. La temo estas pritraktita el vidpunkto ne nur lingvistika aŭ financa, sed – kio estas plej interesa – ankaŭ el la psika. Nehazarde, ĉar la multflankeco de la konata svisa aŭtoro inkluzivas ankaŭ psikanalizon kiel profesian okupon.

Piron montras, ke dum la mondo ignoras Esperanton, oni forĵetas astronomiajn monsumojn per kaj por neefikaj kaj maldemokratiaj komuniksistemoj. Se la homaro do rifuzas la zamenhofan lingvon – komunikilon, kiu jam pruviĝis efika kaj “malmultekosta” tra sia ekzistado – kaj preferas longan, malfacilan kaj kostan vojon por fine atingi ofte fuŝajn rezultojn sur la kampo de internacia komunikado, ĝi eble suferas pro patologio: la sindromo de Babelo. Tio ne spegulas senutilan terminologian kreadon fare de la aŭtoro: ĉi tiu komprenas la sindromon de Babelo kiel soci-patologion (laŭ la faka senco), kiun endas elradikigi.

Helpate de sia sperto de praktikanta psikanalizisto, Piron malkaŝas la psikologiajn mekanismojn rolantajn malantaŭ la sindromo. Pli precize, li montras kiel granda parto de la neesperantista mondo, per defendmekanismoj, “protektas” sin de Esperanto kaj subkonscie kontribuas al la daŭrigo de la nuna monda lingva ordo. Tiel, jen ni trovas, i.a., analizon pri rifuzo alfronti la realon (Esperanton) kaj pri raciigo (de la argumentoj kontraŭ Esperanto).

Sur la financa tereno, la aŭtoro komparas Babelon al vampiro. Trafa komparo, ĉar, kiel sciate, multlingveco en transnaciaj organizaĵoj suĉas grandan parton de iliaj budĝetoj. Ĉi-sence, menciindas reala ekzemplo, ĉerpita el la verko: en 1975, Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) donis al la araba kaj ĉina la statuson de laborlingvoj. Malgraŭ la protesto de la Sekretariejo de MOS kontraŭ tiu decido, kiu kostus al la organizaĵo kvin milionojn da dolaroj jare, la naciaj delegitoj ĝin aprobis. Kelkajn tagojn poste, tiuj samaj delegitoj devis nuligi, pro manko de monrimedoj, projektojn pri plibonigo de sano en subsahara Afriko...

Kiel eksa tradukisto – interpretisto de UN kaj MOS, la aŭtoro estas bone dokumentita, kio per si mem donas al la verko grandan persvadan valoron, plifortigitan per la ofta ripetado de argumentoj. Malgraŭ la seriozeco de la temo, Piron gvidas nin, en esea ĝenro, tra la dornplenaj padoj de internacia komunikado en glata, ĉiutaga lingvaĵo. Oni ricevas la impreson, ke la verkisto simple babilas kun la leganto ĉe kafeja tablo.

La traduko, farita de la juna brazilano Ismael Mattos Andrade Ávila, kvankam bona, ne estas senmakula. En ĝi enestas pluraj gramatikaj eraroj, kelkaj nepre evitindaj pleonasmoj kaj stilaj malglataĵoj, malgraŭ la anoncita reviziado de la manuskripto. Krome, estas kelkaj evidentaj traduk-eraroj. Sonas do ironie ke libro tiel elokvente pritraktanta i.a. la fuŝojn de tradukado – interpretado, prezentas fasketon da traduk-eraroj. Spite tion, ĝi restas grava kaj nemalhavebla verko por portugallingvanoj, ĉu esperantistaj aŭ ne.

(El “Esperanto”)