de Raymundo Souza (Brazilo)
Kiom da personoj paŝas apud ni kaj ne vidas nin. Same, ni paŝas apud ili, kaj ni, al ili ne dediĉas almenaŭ rigardeton. Ĉu vi havas problemojn? Ankaŭ ili havas la sian. Kia esti malĝoja, senti sin sola ĉe la homamaso. Ne estas nur la maljunuloj kiuj sentas la doloron de la izoleco. Ankaŭ la gejunuloj, multfoje, sentas sin kiel fremduloj en sia propra familio. La geedzoj ankaŭ sentas la izolecon. Ĉu pro la indiferenteco de lia kunulo aŭ pro la foresto de liaj gefiloj, kiuj serĉas distraĵon aŭ amik(in)ojn, kaj nur revenas hejmen proksimume je noktomezo aŭ en frumateno. Kiam tio okazos al la geedzoj, tio estas duobla izoleco. Kaj tio estas la plej granda kaj trista izoleco. Mi ne estas marmoro! Mi estas granito! Mi ne plibeligas templojn aŭ palacojn. Mi estas pavimo de stratoj, sur kiu ĉiuj piediras. Neniu aŭdas mian kanton nek mian krion de angoro, malĝojo aŭ ĉagreno transformitaj en krudajn aŭ glatajn ŝtonojn. Kvankam mi restas meze de la homamaso, mi estas en plena izoleco. |