
Foto de LIU Chang     
Foto de LIU Chang
de GEORGO DEŜKIN
Flugas mevoj super maro,  | 
Blankaj, blankaj mevoj.  | 
Post ilia ĝoja aro  | 
Flugas miaj revoj.  | 
Blankaj mevoj flugas alte,  | 
Alte super ondo,  | 
Kaj senlace, kaj senhalte  | 
Al mirinda mondo  | 
Flugas miaj revoj,  | 
Kiel blankaj mevoj.  | 
(el la blogo de samideano Sun Mingxiao el Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua