de CEZAR (Germanio)
Mi celojn ja havas,  | 
la celoj tre gravas.  | 
Mi vivas por belo,  | 
min logas mielo.  | 
  | 
Mi vivas por vero  | 
kaj justo sur Tero.  | 
Sub veloj , sur reloj,  | 
mi venas al celoj.  | 
  | 
La cel' estas vojo  | 
kaj eble la ĝojo.  | 
Volonte mi iras,  | 
aeron enspiras.  | 
  | 
En nuboj mi velas,  | 
en rev' enĉielas.  | 
Sed viv ' min pli ravas,  | 
se celojn mi havas.  | 
(el la blogo de samideano Sun Mingxiao el Shandong-provinco, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua