Tagoj kiam neĝas

BY:esperantoMarch 23, 2022

de MAO ZIFU

 

tagojn kiam neĝas,

 

kokoj restas en la kaĝo,

 

ĉar la blanko igas ilin devojiĝi.

 

mia infaneco estis ja fermita en la domo,

 

kiam neĝis, tiam al mi mankis botoj akvimunaj.

 

iam mi min kaŝis en urbeto,

 

por eviti kotajn vojojn kun neĝeroj.

 

 

tagojn kiam neĝas,

 

bovoj restas en la stalo,

 

ĉar ekstere ne troviĝas herboj ankoraŭ bongustaj.

 

kaj mia juneco estis ja fermita inter muroj,

 

kiam neĝis, tiam al mi mankis kuraĝo eliri.

 

iam mi min ŝirmis en la apartamenteto,

 

nur ĝuante oportunajn manĝojn jen for de neĝeroj.

 

 

tagojn kiam neĝas,

 

hamstroj restas en la truo,

 

ĉar nutraĵoj rezervitaj jam sufiĉas por la vintro.

 

sed en mia meza aĝo mi ne povas ne klopodi,

 

kiam neĝas, ĉiam mi ja devas kuri sub neĝflokoj,

 

spite al kotplenaj vojoj, kaj kuraĝe

 

lukras monon por vivteni la spiriton kaj la korpon.