Josip Broz kun poste prenita kromnomo Tito naskiĝis en 1892 en Kumrovec (Kroatio) de slovena patrino kaj kroata patro.

BY:esperantoMarch 23, 2022

 

 

     Tito kaj Esperanto

 

    Josip Broz kun poste prenita kromnomo Tito naskiĝis en 1892 en Kumrovec (Kroatio) de slovena patrino kaj kroata patro. Dum la unua mondmilito li estis militkaptito en Ruslando kaj tie entuziasmiĝis pri komunismo. Reveninte al Jugoslavio li aktiviĝis kiel komunisma aktivulo kaj pro tio li estis enprizonigita dum 1929–1933. Poste li rapide progresis en sia politika kariero kaj fariĝis ĉefsekretario de la Jugoslavia Komunisma Partio. Dum la dua mondmilito li organizis pere de sia partio ribelon de jugoslaviaj popoloj kontraŭ la okupacio fare de Germanio kaj Italio. Li gvidis la partizanan movadon, kiu kreskis kaj fine venke forpelis la okupantojn.

 

    En 1945 fondiĝis Socialisma Jugoslavio kun reganta komunisma partio gvidata de Tito, kiu samjare iĝis ŝtatprezidanto de Jugoslavio. En 1948 li ne akceptis la postulon de Stalin submetiĝi al Soveta superrego, kaj pro tio ekestis danĝera konflikto. Pro tio Tito decidis reformi la Jugoslavian politikon kaj en 1950 komencis evoluigi novan ŝtatekonomian sistemon en Jugoslavio: socialisman memadministradon, kiu sukcese funkciis ĝis la disfalo de Jugoslavio en 1991. Ĝi estis specifa formo de ekonomio en kiu la fabrikoj apartenis nek al privatuloj, nek al la ŝtato, sed al homoj kiuj laboris en ili.

 

    Ne volante submetiĝi ankaŭ en la internacia politiko al la komunisma bloko, gvidata de Sovetunio, nek al la kapitalisma mondo, Tito iniciatis internacian asociiĝon de ŝtatoj, kiuj same ne volis aparteni al iu el la du blokoj. Ĝi poste ricevis la nomon "Movado de Nealiancitaj Landoj", kaj en 1980 en ĝi estis pli ol 120 ŝtatoj, kiuj forte influis la internacian politikon, ĉar ili havis plimulton en la ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Tito estis elektita en Jugoslavio kiel dumviva prezidanto kaj li restis en tiu funkcio ĝis sia vivofino en 1980.

 

    Tito estis ankaŭ esperantisto. Pro la okazigo de la 38a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo en 1953 (la unua UK en iu komunisma lando) esperantistoj petis akcepton ĉe Tito, kiu renkontiĝis kun kvarpersona esperantista delegacio la 4an de majo 1953.

 

    Ivo Borovečki rakontis en sia artikolo Tito kaj Esperanto, aperinta en la libro Tito (Zagrebo: KEL, 1980):

 

    Sidante dekstre de Tito mi tradukadis la vortojn de Mason Stuttard el Esperanto en la serbokroatan lingvon. Tiam subite Tito ekridis kaj diris: "Mi devas diri ke mi sufiĉe komprenas Esperanton, ĉar ankaŭ mi lernis ĝin iam. Nur vi tro rapide parolas". Kaj tiam je nia granda surprizo kaj ĝojo Tito aldonis en Esperanto: "Mi lernis Esperanton en malliberejo."

 

    Dum tiu interparolo Tito interalie diris ankaŭ la jenon:

 

    "Mi lernis Esperanton, sed dum mallonga tempo. La lernado estis por mi facila kaj mi komprenas se vi malrapide parolas… Esperanto estas bela lingvo kaj homoj povas ĝin tre facile ellerni <…> Mi legis en Esperanto sufiĉe bone, sed mi ne havis okazon por konversacio. Esperanton mi lernis dum kelkaj monatoj en malliberejo <…> Mi devas diri al vi, ke Esperanto havas multajn malamikojn kiuj konsideras ĝin mortinta lingvo. Tio rezultas el la fakto ke grandaj nacioj deziras, ke ilia lingvo superregu, sed Esperanto havas universalan karakteron. Esperanto havas estontecon".

 

    Tiam la mondo eksciis, ke Tito lernis Esperanton. Li publike deklaris tion ankaŭ dum sia prelego por politikaj aktivuloj en Kumrovec la 26an de marto 1977: "Mi inter aliaj aferoj lernis lingvojn. Unue mi lernis Esperanton, tiam la anglan ktp."

 

    Dum kelkaj jaroj filmreĝisoro Veljko Bulajić intervjuadis Titon por ampleksa biografio. Estis planitaj dek elsendoj, sed li sukcesis kompletigi nur kvar. En la 2a elsendo, elsendita en la jugoslavia televido la 10an de majo 1980, kelkajn tagojn post la morto de Tito, parolante pri sia restado en malliberejo en Maribor li deklaris: "Mi lernis ankaŭ fremdajn lingvojn. Unue mi ellernis Esperanton kaj poste mi transiris al la angla lingvo". Tito efektive ŝatis lerni lingvojn. Jam antaŭe li parolis tre bone krom la serbokroatan kaj slovenan ankaŭ la rusan, germanan kaj kirgizan.

 

    En majo 1958 Tito akceptis delegacion de jugoslavia esperantista junularo kaj tiam li ankaŭ esprimis subtenon al la Esperanto-movado kaj petis. ke ili sendu al li Esperanto-gazetojn.

 

    En 1958 li akceptis esti honora prezidanto de la 17a kongreso de jugoslaviaj esperantistoj en Novi Sad. Tiam li sendis al la kongreso salutleteron en kiu li interalie skribis:

 

    ... grava rolo apartenas ankaŭ al la Esperanto-movado. Aparte grava povas esti la kontribuo de la esperantistoj al la evoluigo de kultura kunlaborado, ĉar ĉi tie estas plej facile trovi komunan lingvon de amikeco kaj interkompreno.

 

    En 1973 okazis en Beogrado la 58a Universala Kongreso, kies alta protektanto estis Tito. Nome de li en la solena malfermo parolis alta jugoslavia funkciulo Veljko Milatović, kiu interalie citis jenajn vortojn de Tito:

 

    Esperanton kiel lingvon, feliĉe ne alportas konkerantoj, fortaj kaj potencaj, kiuj ankaŭ en niaj areoj provis forpuŝi la naciajn lingvojn. Esperanto estiĝis kaj evoluas el la bezono mem de la homoj kaj popoloj, kiuj parolas malsamajn lingvojn, interkompreniĝi kaj alproksimiĝi. En tiu libervoleco kuŝas ĝia plej profunda kultura, civiliza kaj humana misio... Ĝi devas evolui en vere demokrata maniero, ne per dekretoj de supre.

 

    Kiam gvidantoj de la Internacia Esperanto-Muzeo (Vieno) petis Titon, kiel gravan esperantiston, sendi foton por la muzeo, li tuj sendis grandan foton kun sia persona subskribo. Per tio li konfirmis, ke li konsideras sin esperantisto. Interalie cirkulas rakonto pri tio ke Tito renkontiĝis kun la aŭstria prezidento Jonas kaj ke ili interparolis en Esperanto. Tio estas mito, pri kiu ekzistas neniaj dokumentoj.

 

    Fine mi diru, ke Tito havis plian kontakton kun Esperanto. Lia dua edzino Herta Haas (1940–1943) estis filino de Henrik kaj Priska Haas, centraj figuroj de la Esperanto-movado en Maribor. Pri tio legu pli detale en la libro 100 jaroj de Esperanto en Maribor (Esperanto-Societo Maribor, 2010).

 

    En Esperanto ekzistas ankaŭ Biografio de Tito de Vladimir Dedijer, tradukita de Mason Stuttard (Slovenia Esperanto-Ligo, 1953) kaj libroj de la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino Tito kaj la nealianciteco (1978) kaj Josip Broz Tito – La nealianciteco – Konscienco de la Homaro (1979).

 

(el la Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong