Nia trezoro: Johano Paŭlo la Dua

BY:esperantoMarch 23, 2022

 

    Kameraoj panoramas valon de la rivero Bug, sur kies alta eskarpo situas baroka komplekso de la episkopejo Drohiczyn en la nordorienta parto de Pollando, nomata Podlaĥio. Estas la 10a de junio 1999. Mi deĵoras en la varsovia televidcentro kaj registras la Diservon, kiun celebras la papo Johano Paŭlo la 2a. La valon plenigas plurreligia homamaso, super kiu dominas provizora altaro. Tie la papon akompanas ne nur romkatolikaj hierarĥiuloj, sed ankaŭ altrangaj reprezentantoj de ortodoksa eklezio, de judismo kaj islamo. Ĉi tiuj religioj kunvivas en la regiono de Podlaĥio, kies ĉefurbo estas Bjalistoko. Oni ne povis elekti pli ĝustan lokon por ekumena Diservo. Kiam ĝi finiĝis, supreniras personoj, elektitaj por renkonti vid-al-vide la papon antaŭ la altaro. Sur mia monitoro aperas d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. "Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, ni ĉiuj de Di' estas filoj", – diras la nepo de Ludoviko Zamenhof. "Ho, Esperanto!" – entuziasme respondas la papo kaj akceptas la enmanigatan Medalon de Toleremo. Sekvas interŝanĝe kelkaj frazoj en la pola lingvo.

 

    Johano Paŭlo la Dua (Karol Wojtyła, 1920–2005) en 1946 estis konsekrita kiel pastro, en 1958 episkopo, en 1967 kardinalo. En 1978 li estis elektita papo. Karakterizis lin karisma personeco de sciencisto, poeto, majstra oratoro. Li malfermis sian pontifikecon al la mondo kaj vizitis 135 landojn. Al ĉiu vizitata popolo li klopodis paroli en ĝia lingvo.

 

    Karol Wojtyła montris plurfoje sian simpation al Esperanto. Kiel metropolito de Krakovo li akceptis en 1977 la honoran patronecon de la 37a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en Ĉenstoĥovo kaj skribis jenajn salutvortojn: "Simile kiel Jesuo Kristo preĝis por siaj disĉiploj por ilia unueco, same mi nome de la Eklezio preĝas por via intenco. Unu kredo kaj unu amo helpu vin unuigi la dividitan mondon. Unu supernacia lingvo – Esperanto – efike servu tiun ĉi noblan celon". Li promesis kuncelebri la meson dum la kongreso de IKUE, sed ne povis pro la devo ĉeesti la funebran ceremonion de la ĵus mortinta episkopo de Poznano.

 

    Jam kiel Johano Paŭlo la 2a, Karol Wojtyła benis la Universalan Kongreson de Esperanto en Valencio (1993). En sia mesaĝo la papo instigis la kongresanojn – parolantajn la saman lingvon, sed reprezentantajn diversajn popolojn, kulturojn kaj religiojn – ke ili efektivigu tiun fratecon, kiu sen diskriminacio regu inter ĉiuj homoj kiel membroj de unu granda familio de Diaj filoj.

 

    En 1994 Johano Paŭlo la 2a aldonis Esperanton al la listo de lingvoj, en kiuj li salutis la urbon kaj mondon okaze de Kristnasko kaj Pasko. Aŭskultinte la unuan fojon Esperanton en la buŝo de la papo, mi spontane sendis gratulon kaj dankon. Je mia surprizo baldaŭ venis letero el Vatikano. Interne troviĝis bildkarto kun portreto kaj subskribo: "Ne timu transpaŝi la sojlon de espero! Johano Paŭlo la 2a". La uzadon de Esperanto en siaj salutoj "urbi et orbi" la papo ne ĉesis ĝis sia morto kaj enskribiĝis en la historio kiel la unua ŝtatestro, kiu regule parolis publike la internacian lingvon. Esperanton li uzis kiel la trian antaŭ la fino. Poste sekvis nur la pola kaj latina.

 

    Dum la pontifikeco de Johano Paŭlo estis oficiale aprobitaj liturgiaj tekstoj en Esperanto (1981 kaj 1990). En 1992 Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estis rekonita kiel "asocio de kredantoj laŭ la papa leĝo". En 1997 dum la 50a Kongreso de IKUE 300 aliĝintoj ĉeestis la ĝeneralan aŭdiencon sur la Placo de Sankta Petro. Distingis ilin granda panelo ESPERANTO. La papo turnis sin al ili per saluto kun aludo al "la spirito de universalismo kiu konsistigas la bazon de la lingvo disvastigata de vi".

 

    En la 1990aj jaroj mi estis verkanta libron La Zamenhof-strato laŭ konversacioj kun d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Ni tuŝis la Kongreson en Bulonjo-ĉe-maro. Ĝi restas en la historio kiel simbolo de toleremo, kie "kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj". Tiel diris la kreinto de Esperanto je ĝia malfermo. Tamen en la sama inaŭgura parolado Ludoviko Zamenhof ne rajtis plene deklami sian poemon Preĝo sub la verda standardo. Laŭ la postulo de la organizantoj li devis forlasi la lastan strofon: "Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, / Ni ĉiuj de Di' estas filoj".

 

    Preskaŭ cent jarojn poste Johano Paŭlo la 2a plurfoje deklaris: "Ĉiuj homoj estas Diaj filoj". Li kvazaŭ citis vortojn de Ludoviko Zamenhof. Krome li estis la unua papo en la historio, kiu vizitis sinagogon kaj omaĝis la "Noblan Koranon". "Mia avo tutcerte ŝatus danki al tiu ĉi papo", – diris foje d-ro Zaleski-Zamenhof. Mi pensis same.

 

    Sed kion fari? La plej bona solvo estus, se UEA atribuus al Johano Paŭlo la Dua sian Premion Zamenhof. Tamen la tiama estraro supozis, ke tio ĝenus la statutan principon de neŭtraleco rilate al religioj. Bonŝance en Bjalistoko aktivis Zamenhof-Fondumo, establita okaze de la centjariĝo de la lingvo internacia. D-ro Zaleski-Zamenhof estis ĝia honora patrono. La estraro de la Fondumo akceptis nian ideon distingi la papon. Oni decidis, ke tio estu Medalo de Toleremo kun reverse ĉizitaj la du famaj versoj el la Preĝo sub la verda standardo. La medalo baldaŭ estis preta. La kapitulo, tiucele elektita, decidis solene atribui ĝin al la ĉefpontifiko de Romo. Montriĝis, ke tio estis nur komenco de la afero.

 

    Necesis trovi respondojn: kiel akiri aproban decidon de la papo kaj kiel okazu enmanigo de la medalo? Mi mem ŝarĝis min per tiu ĉi tasko. La proceduro daŭris iom pli ol unu jaron. Dum tiu tempo mi riĉigis mian scion pri la meandraj vojoj de la eklezia strukturo. La fina decido atingis la episkopon de la Bjalistoka diocezo. La eminenco informis la Fondumon, ke la enmanigo de la Medalo de Toleremo al la Sankta Patro okazos la 10an de junio 1999 post la Ekumena Diservo en Drohiczyn…

 


D-ro Zaleski-Zamenhof enmanigas la Medalon de Toleremo en Drohiczyn. 

 

    Mi legis en raporto pri ĉi-jara IKUE-kongreso, ke unu kongresa tago estis dediĉita por pilgrimado "laŭ la spuroj de la beata Johano Paŭlo la 2a, ĉiela patrono de katolikaj esperantistoj". Kaj nun ni scias, ke ekde la 24a de aprilo 2014 la ĉiela patrono estos sanktulo.

 

Roman Dobrzyński

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/230trezoro)

Redaktoro: Niu Xueqin