Dafydd ab Iago
Vegetarismo kaj Esperanto havas longan kunhistorion. Jam en 1893 aperis favoraj artikoloj pri vegetarismo kiujn Zamenhof poste metis en la Fundamentan Krestomation. Laŭ la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), Zamenhof mem havis pozitivan sintenon al vegetarismo. Ankaŭ indas noti, ke dum la kvara UK en Dresdeno, en aŭgusto 1908, fondiĝis asocio, kiu fariĝis poste TEVA.
Do, multaj esperantistoj ne surpriziĝas pri la negativaj efikoj al nia sano kaj al la vivo ĝenerale de la moderna intensa viando- kaj lakto-produktado. Antaŭ nelonge eldoniĝis nova raporto en Bruselo pri la efikoj de intensiva viando- kaj lakto-produktado. La raporto notas ke tutmonda agrikulturo dediĉas al la viandoindustrio 70 procentojn de la disponebla tero kaj unu trionon el la trinkebla akvo.
Por fari nur unu kilogramon da bovaĵo oni bezonas 15.500 litrojn da akvo. Tio egaligas la kvanton de akvo por malgranda naĝejo kaj por nur kvar bifstekoj. Kaj kio pri nia kara fromaĝo? Unu kilogramo da fromaĝo valoras ĉirkaŭ kvin mil litrojn da akvo. Kaj tio okazas en la mondo, kie ne estas sufiĉa akvo por pli ol unu miliardo da homoj. Eble plej grave, nia kreskanta bezono je viando kaj lakto respondecas pri ĉ. 32% de la forcejaj gasoj.
"Ĉiufoje, kiam ni manĝas, ni faras politikan elekton. Ni trudas nin en la vivojn de aliaj homoj en la mondo, en la medion, en la biodiversecon kaj en la klimaton", – diras Adrian Bebb el la asocio Amikoj de la Tero Eŭropo. Bebb estas unu el la spertuloj, kiuj okupiĝis pri la raporto.
Malfeliĉe, la Eŭropa Unio daŭre elspezas miliardojn da eŭroj por subteni ne nur la produktadon de viando por eŭropanoj, sed ankaŭ por eksportado. La neregistara organizo Amikoj de la Tero Eŭropo alvokis al EU publike agnoski la neceson de agado kontraŭ troa viando-produktado kaj konsumado. EU ĉesu subteni la industrian viando-produktadon per la komuna agrikultura programo (KAP).
Redaktoro: Xie Ruifeng
(el La Balta Ondo)