Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU

BY:esperantoMarch 23, 2022

    Universala Esperanto-Asocio ne rekonas la transiron de Krimeo al Rusio. Tamen individuaj esperantistoj kaj eĉ Esperanto-kluboj en Krimeo povos aliĝi al la landa asocio de UEA en Rusio sen ajnaj malhelpoj flanke de UEA. La situacio de Krimeo kaŭzas konflikton ankaŭ en la estraro de Ukrainia Esperanto-Asocio.

 


Murpentraĵo en Krimeo. Foto: Aleksandr Muĉajev/Ridus.ru (CC-BY-NC)

 

    Post rusia milita interveno kaj sturmo de la krimea parlamento flanke de rusiaj elitaj trupoj sen insignoj, la Krimea aŭtonoma respubliko post internacie nerekonita plebiscito estis aneksita de Rusio. Unuiĝintaj Nacioj ne akceptis la anekson, kaj ĝi same restas nerekonita de preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo.

 

    La okazaĵoj jam kaŭzis minacon de krizo en la krimea turisma sektoro, ĉar de vizitantoj nun estos postulata rusia vizo, kiun ne estas facile ricevi. Ukrainio de pluraj jaroj permesas senvizan enveturon de EU-civitanoj, sed tion ne faras Rusio. Aldone, grandaj krozoŝipaj kompanioj jam anoncis, ke iliaj ŝipoj ne plu haltos en Krimeo pro la neklara situacio, kaj eĉ la hamburgereja ĉeno McDonand's fermis siajn manĝejojn en la duoninsulo.

 

    La situacio evidente influos ankaŭ esperantistajn renkontiĝojn, kiuj estas planataj en Krimeo, kaj povos kaŭzi problemojn en la internaciaj kontaktoj de krimeaj esperantistoj sendepende de ilia sinteno al la okazaĵoj, ĉar la internacie nerekonata statuso de la duoninsulo grave malfaciligos vojaĝadon kaj havigon de vizoj por aliaj landoj.

 

    Lige kun la ĵusa estrara kunsido de UEA, Libera Folio turnis sin al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, por ekscii, ĉu la situacio de Krimeo estis menciita dum la kunsido. Respondis Osmo Buller.

 

    Laŭ li, la estraro ne bezonis diskuti la temon, ĉar UEA estas politike neŭtrala. Delegitoj en Krimeo ankaŭ estonte aperos en la sekcio "Ukrainio" de la Jarlibro, sed por tio ne necesis aparta decido, li klarigas.

 

    -- UEA sekvas la politikon de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiu Krimeo apartenas al Ukrainio.

 

    Pasintjare UEA havis kvin individuajn membrojn en Krimeo, ĉi-jare ĝis nun aliĝis tri.

 

    Pluraj lokaj esperantistoj en la ĉemara urbo Jalto apartenas al Esperanto-klubo Tero. Ĝia prezidanto Jefim Zajdman publike anoncis sian subtenon al la anekso de Krimeo fare de Rusio. Zajdman ĝis nun estis ankaŭ vicprezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio.

 

    Se la klubo en Jalto nun elektos aliĝi al Rusia Esperantista Unio, tio laŭ la prezidanto de REU, Svetlana Smetanina, prezentos nenian problemon.

 

    -- La kluboj mem tion decidu. Ni akceptos.

 

    Libera Folio: Kiu estas la oficiala sinteno de REU al la internacia statuso de Krimeo?

 

    -- Laŭ la statuto REU estas politike neutrala unuiĝo. Ĉar ĉi tiu demando estas politika, oficialan sintenon pri tio REU ne havas kaj ne povas havi, same kiel UEA kaj aliaj landaj asocioj.

 

    Laŭ Osmo Buller, ankaŭ ĉe UEA eventuala transiro de la Jalta klubo al la landa asocio en Rusio ne kaŭzus problemojn, ĉar UEA ne bezonas ricevi oficialan sciigon pri la afero.

 

    -- La landaj asocioj bezonas anonci al UEA nur sian membronombron. La nomojn de siaj individuaj kaj eventualaj grupaj membroj ili bezonas anonci nur, kiam ili petas la statuson de aliĝinta landa asocioj de UEA. En la kazo de REU tio okazis en 1991.

 

    La prezidanto de Ukraina Esperanto-Asocio ne respondis al demandoj de Libera Folio.

 

    -- La estraro de UkrEA ne rapidas esprimi opinion pri la situacio, ĉar la estraranoj havas diversajn opiniojn pri tio, klarigas vicprezidanto Jefim Zajdman responde al demando de Libera Folio.

 

    Ĉar Jefim Zajdman publike subtenis la aligon de Krimeo al Rusio, li ja ricevis fortan kritikon flanke de ukrainiaj esperantistoj.

 

     – Estis postuloj al mi respondi, ĉu mi ŝanĝis pasporton je rusa kaj se jes, kial mi restas membro de UkrEa kaj des pli vicprezidanto. Mi ne respondis, ĉar unu el tiuj kievanoj subskribis sian leteron "naciisto kaj banderano" kaj la dua lastajn jarojn eĉ ne estas ano de UkrEA. Anstataŭ mi respondis gvidanto de Esperanto-klubo el Ivano-Frankovsk, kiu klarigis, ke eksigi min laŭ la statuto de UkrEA oni povas nur en UkrEA-kongreso, se mi mem ne decidos eksiĝi.

 

    Libera Folio: Ĉu la klubo Tero estas iel ligita al UkrEA? Ĉu ĝi planas iel ŝanĝi sian statuson, ekzemple aliĝante al REU?

 

    -- Mi pensas, ke la klubo ne restos en UkrEA, ĉar preskaŭ ĉiuj klubanoj voĉdonis por Rusio. Ĉu ĝi aliĝos al REU? Eble. Sed ni ja povus krei Krimean respublikan Esperanto-klubon surbaze de la Jalta klubo, se aperos pli da esperantistoj en aliaj urboj de Krimeo. Dume estas nur unuopuloj en Simferopolo kaj Sebastopolo. Ĉi-kaze ni povus kunlabori kun UkrEA kaj REU kaj montri, ke inter esperantistoj eblas paca kunlaboro.

 

    Kiom da membroj havas via klubo?

 

    -- En la klubo estas ĉirkaŭ 20 aktivuloj, kiuj pagas kluban kotizon, kaj ĉirkaŭ 20 aliaj. Kaj 5 eksaj klubanoj nun jam loĝas en Eŭropo. 27 klubanoj en 2013 estis anoj de UkrEA.

 

    Kiel la lastatempaj okazaĵoj laŭ via supozo influos la planatajn internaciajn esperantistajn renkontiĝojn en Krimeo, kaj aliajn internaciajn kontaktojn de krimeaj esperantistoj?

 

    -- Certe negative. Ekzemple, du niaj aktivuloj, kiuj partoprenis la novjaran JES en Pollando, volas esti volontuloj dum la Itala E-kongreso en aŭgusto, sed ni ne scias, ĉu ili havus eblecon ricevi senĝenajn vizojn. Ni komprenas ankaŭ, ke la planata Internacia junulara Esperanto-renkontiĝo en Krimeo komence de julio ja okazos, sed altiros malmultajn.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin