Intervjuo: Jorge Montanari, trejnisto de Esperanta Futbala Selektitaro

BY:esperantoMarch 23, 2022

    Jorge Montanari vivas en Bonaero, Argentino, kaj estas sciencisto kaj verkisto. Hobie li sindediĉas al filmado kaj sporta trejnado. Nuntempe li ankaŭ estas prezidento de Argentina Esperanto-Ligo, landa sekcio de UEA. Li esperantistiĝis en la jaro 2000 kaj estis Rektoro de Internacia Kongresa Universitato de la 99-a UK en 2014, sed famiĝis en Esperantujo ĉefe pro sia agado por antaŭenigo de Esperanto en sporta medio: li estas unu el la fondintoj de TEFA - Tutmonda "Esperanto" Futbala Asocio, kiu ĉiujare organizas internacian futbalmatĉon inter la Esperanta Selektitaro kaj loka teamo dum UK.

 


Jorge Montanari en Parizo, tenante la Pokalon Zamenhof

 

    1 - Kiel aperis la ideo fondi futbalan asocion kaj selektitaron de esperantistoj?

 

    Mi kaj miaj amikoj amas alternativan futbalon. Kiam ni sciis ke la UK okazus en Bonaero, la ideo rapide formiĝis. Por realigi la ideon ni ege laboris. Ni devis konvinki ĉiujn. Nu, post la akcepto de UEA pri inkludo de matĉo en UK-programo, ni organizis ĉion: desegnis kaj mendis ĉemizojn, trovis alian teamon, petis stadionon al la urba registaro, ktp. Kaj ni fine varbis ludantojn inter la partoprenontoj de UK.

 

    TEFA do difinis siajn celojn, kiujn mi volonte diskonigas al la legantoj de EPĈ: 1) Kunigi futbalŝatantojn el la esperanta mondo, 2) Organizi kaj konduki la Selektitaron, 3) Organizi matĉon de la Selektitaro dum ĉiu UK, 4) Esti rekonata de piedpilkaj organizoj, 5) Esti rekonata de Esperantaj organizoj, 6) Instigi kaj helpi la kreadon de lokaj teamoj, 7) Disvastigi Esperanton ekster la Movado, 8) Allogi neesperantistojn por ke ili lernu Esperanton.

 

    Ni kredas ke futbalo povas iĝi la plej forta kaj revolucia ilo por propagandi Esperanton. Nuntempe ni laboras pli kaj pli por kreskigi la projekton. Gonzalo Sirio, kiu delonge estas esperantisto kaj ludas piedpilkon aniĝis al nia laborgrupo, kaj ekde 2015 ankaŭ laboras kun ni Leticia Doormann, kiu loĝas en Parizo kaj iĝis prezidantino de TEFA kiam mi rezignis por kandidatiĝi al mia landa asocio (mi nun estas Ĝenerala Sekretario de TEFA).

 

    2 - Kiuj rajtas kandidatiĝi por la Esperanta selektitaro? Laŭ kiuj kriterioj oni elektas ludistojn inter la kandidatoj?

 

    Ĉiu viro, kiu kapablas ludi piedpilkon kaj parolas Esperanton je iu ajn nivelo, rajtas kandidatiĝi kaj partopreni la trejnojn. Feliĉe ni plenumas la celon allogi neesperantistojn al Esperanto: en 2014 Alejandro "Juvelo" Demasi enmetis du golojn por ni kaj li lernis Esperanton pro la fakto ke li volas plu ludi kun ni. Hodiaŭ mem mi persone spektis matĉon en Bonaero por vidi novan ludanton (Jaime "Hajt" Montoro), kiu nuntempe lernas Esperanton ĉar li volas ludi en Nitro, kaj li mirinde progresis pri la lingvo. Aliloke, nia ludanto Paulinho el Brazilo fondis lokan Esperantan teamon, kaj tiel li lernigis sian kuzon Felipe, kiu jam ludis kun ni en Lillo. La trejnistaro (mi kune kun Juan Pablo Alvarez kaj Francisko Godinez Galay) elektas la ludistojn por la matĉoj dum la trejnoj, kaj per interreto kiam nova kandidato aperas kaj povas montri sian lertecon al ni per filmeto. Juan Pablo kaj Francisko ankaŭ interesiĝis pri Esperanto kiam ni fondis TEFAn, kaj pasintmonate ili ekzameniĝis por KER-ekzameno.

 

    Pri virinoj, ni ricevis malmutajn petojn por partopreni la teamon, sed la oficialaj piedpilkaj reguloj malpermesas la miksajn teamojn. Pro tio ni jam planas organizi ankaŭ virinan selektitaron, sed ankoraŭ strukturo kaj sufiĉa virina intereso mankas.

 

    3 - Kiel ludistoj prepariĝas por la matĉoj, se ili vivas tre for unu de la alia kaj evidente ne povas praktiki kune dum la jaro?

 

    Bone, tiu estas nia plej granda problemo, ni trejnas kune dum nur unu semajno en la tuta jaro. Ni diskutis tiun aferon ĉe la TEFA-Kongreso en la urbo Mar del Plata en 2015, kaj ni konsciis ke tiu malforteco akompanos nin mezterme, kaj pro tio, venki aliajn teamojn estos ĉiam tre malfacile. Malgraŭ tio, ni klopodas elekti ludistojn, kiuj ludas ĉiusemajne ĉe siaj lokaj teamoj, pri 11-ludantaj piedpilko. Kaj pro tio ni petas ke dum niaj trejnoj ili agu tute serioze, kun plena engaĝiĝo, por ke ni povu elekti ilin, provi taktikojn, ktp. Ni multe parolas al la ludantaro pri la fakto ke ili kontribuas al la historio de Esperanto.

 

    Fine, mi ŝatus diri ke ni, la trejnistoj, multege studas la kontraŭajn teamojn. Ni spektas multajn matĉojn, kiuj videblas ĉe YouTube pri aliaj alternativaj selektitaroj kaj ni laboras multe pri taktiko, ktp. Tiu ankaŭ estas tre agrabla laboro, manĝi kune spektante matĉoj pripensante kiel venki la aliajn sur la ludkampo en la estonteco.

 


Esperanta Selektitaro dum la 100-a UK, en Lilo

 

    4 - En internaciaj futbalteamoj lingvaj baroj povas negative influi la komunikadon inter ludistoj. Ĉu vi kredas ke per Esperanta selektitaro eblas pruvi, ke Esperanto povas esti taŭga komunikilo por sportistoj?

 

    Tute jes! Ni ankaŭ ligas personojn, gajnas amikojn... la sperto estas mirinda. Krom tio, en nia Selektitaro ludas Esperantistoj, kiuj venas de tre malsimilaj landoj. Kvankam en la grandaj teamoj, kiel Barcelona aŭ Galatasaray, ludas kune ludistoj el riĉaj kaj malriĉaj landoj, ĉiuj el ili jam ricevas profesiajn salajron, do, ili iĝas riĉaj. En nia teamo, fiere partoprenas kaj ĝojas la malriĉulo kun la riĉulo, la afrikano kiu ne havas proprajn sportajn ŝuojn kun la eŭropano kiu havas luksan aŭtomobilon. Tian miksaĵon mi neniam trovis aliloke en la monda sporto.

 

    5 - Ĉu TEFA havas sponsorojn? Kiuj pagas la vojaĝkostojn de la ludistoj?

 

    Feliĉe, ĉi-jare –post jam 3 jaroj da videbla laboro- ni konvinkis sponsorojn aperigi siajn emblemojn ĉe nia ĉemizo. UEA, Esperanto France kaj Kosmo Strategio havos spacon ĉe nia ĉijara uniformo. Krome, ni vendas ĉemizojn kaj aliajn varojn por atingi financan memstaron. Sed, kompreneble, tio nur sufiĉas por parte kovri la kostojn de la organizo (mendo de uniformoj, niaj vojaĝoj, trejniloj, ktp). La plejmulto de la ludantoj estas Esperantistoj, kiuj atingas la kongresurbon ĉar ili partoprenos la UKon. Sed, dank' al la apogo de aliaj organizoj, kiel BEJO (la Brazila branĉo de TEJO), pasintjare nia plej bona ludanto, Paulinho venis al Lillo por ludi. Pasintjare ankaŭ UEA kontribuis por ke la trejnisto Alvarez ĉeestu Lillon.

 

    Kiel plibonigi la situacion? Ni devas instigi la kreskon de pliaj lokaj, regionaj teamoj, por ke organizi matĉojn estu pli facile. Krome, ni esperas partopreni alternativajn mondpokalojn (kiel ekz. “VIVA Cup”), kies organizoj helpas la vojaĝon de la ludantaro.

 

    6 - Pasintjare TEFA fariĝis oficiala membro de NF-Board. Kio ĝi estas kaj kiel vi taksas tiun atingon por Esperantujo?

 

    Tio estas revo realigita por ni persone kaj kiel parto de la E-movado. Ĉia rekono gravas por Esperanto, ĉar ĉiuj ni konstante suferas pri antaŭjuĝo kaj diskriminacio. Pro tio, jen venko ne nur nia, sed de la pacaj batalantoj de Esperantujo.

 

    NF-Board kunigas pli ol 50 selektitarojn de landaj regionoj, etnaj minoritatoj kaj aliaj neoficialaj komunumoj kiuj ankaŭ ludas piedpilkon. Feliĉe, la NF-Board surpriziĝis pri nia laboro, ĉar ili vidis ke ni sukcesis organizi teamon en malfacilaj kondiĉoj. Nun ĝi jam aldonis nian prezidantinon Doormann al sia estraro, kaj mi iĝis regiona delegito.

 

    7 - Ekde 2014 la Esperanta selektitaro dum UK matĉas kontraŭ alia selektitaro. Kiel vi taksas ĝian partoprenon en pasintaj matĉoj?

 

    La progreso de la unua al la dua matĉo estis ege granda. Ni malkovris bonegajn ludantojn, kaj ili ludis serioze kaj tutkore. Ni fieras pri niaj ludantoj, kaj ankaŭ la apogantaro fieras pri ili, malgraŭ la fina rezulto de la matĉoj, ĉar ĉiuj sentas la mirindan etoson. La ĉeestantoj amas la teamon kaj estas nekredeble vidi seĝarojn plenajn de Esperantaj flagoj, apogantoj kantante senpaŭze. Do, malgraŭ la rezulto, la apogantoj amas tiun programeron de la UK, ĉar la teamo ludas bone kaj ne enuas ilin. Ni invitas vin ĉiujn vivi tiun sperton kun ni.

 


Selektitaroj de Esperanto kaj Okcidenta Saharo antaŭ la unua matĉo de Pokalo Zamenhof

 

    8 - Kio estas Pokalo Zamenhof?

 

    Ni proponis al NF-Board (eĉ antaŭ ekpartopreni en ĝia estraro) rekoni turnireton, kies venkinto gajnu la Pokalon Zamenhof. TEFA donacas la jaran pokalon. La celo denove estas duobla: premii la teamojn per pokalo kun la nomo de nia amata Zamenhof, kaj disvastigi Esperanton per nomo de pokalo kiu, iom post iom, iĝos konata en la futbala mondo.

 

    9 - Kiuj estas la sekvaj paŝoj de TEFA? Kion ni povas atendi de la Esperanta selektitaro por la venontaj jaroj?

 

    Nia venonta atingebla celo estas partopreni alternativan mondpokalon. Ni opinias ke tiu okazo estus gravega mejloŝtono por la historio de Esperanto, kaj ni esperas ke ĉiuj komprenu tiun gravecon kaj apogu nin dum tiu okazo. Imagu, spekti per televido matĉon inter Monako kaj Esperanto... Intertempe, tuj post la ĉijara UK komenciĝos la laboro por la venonta. Ni ankaŭ esperas kapti pli kaj pli da atento el la internacia gazetaro, precipe neesperantista. Ĝis nun, tiu estas unu el niaj pli bone plenumataj celoj: la teamo Esperanto aperis ĉe gravaj ĵurnaloj, revuoj, kaj retpaĝaroj de la tuta mondo. Tiel ni sciigas pri Esperanto al personoj kiuj neniam aŭdis pri ĝi, aŭ kiuj kredis ke ĝi malaperis aŭ tute fiaskis antaŭ multaj jardekoj.

 

    10 - Ĉu vi kredas ke la Esperanta selektitaro kaptas atenton de sportistoj pri Esperanto? Kiajn reagojn vi ricevis de aliaj selektitaroj kiam vi proponis matĉon kontraŭ esperantista teamo?

 

    Tute jes! Fakte, kiam ni komencis organizi la ĉijaran matĉon, ni sendis proponon al multaj eŭropaj teamoj, kaj la plejmulto el ili respondis pozitive. Ni ĉiam profitas de la okazo por sciigi ilin pri nia internacia lingvo, kaj, ekde nun, ni ankaŭ proponas simbole lernigi ilin per unu prezenta leciono post la matĉo. Multaj el la alternativaj selektitaroj reprezentas komunumojn, kiuj suferas pro lingva diskriminacio, kiel la ciganoj, arameoj, felvidekanoj, ktp, kaj ni esperas konvinki ilin pri la utileco de Esperanto por faciligi la solvon de tiuj problemoj.

 

    Fine, mi ŝatus danki miajn kunlaborantojn Gonzalo, Leticia, Juan Pablo kaj Francisko, ĉar sen ili, mia revo ankoraŭ estus nur ideo, perdita ie en mia cerbo. Mia laborgrupo feliĉigas min. Dankon!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat