Ĉu Esperanta nomo por publikaj bicikloj en Varsovio?

BY:esperantoMarch 23, 2022

 

Karaj Esperantistoj!

 

    Denove bezonatas Via reta voĉdonemo!

 

    Estraro de Publika Transportado en Varsovio malfermis konkurson por nomo, kiun havos sistemo de publikaj bicikloj en Varsovio. La unuan etapon transiris unu nomo en Esperanto: "veturilo".

 

    Nun el 6 eblecoj, en reta voĉdono oni elektos la venkintan. Do via helpo bezonatas! Bonvolu iri al la paĝo http://www.ztm.waw.pl/informacje.php?i=534&c=98&l=1

 

    Tie, en suba dekstra angulo Vi trovos la voĉdonon ("sonda"). Inter la elektebloj estas "veturilo". Necesas marki ĝin kaj klaki "Głosuj", kio signifas "voĉdonu".

 

    La voĉdono daŭras ĝis la 25-a de majo, do restis nur kelkaj tagoj!

 

    Ĉu dum ontaj vizitoj en Varsovio eblos fari Esperanto-ekskurson per veturilo? Ni vidos!

 

    Dankon pro via helpo.

 

    Łukasz Żebrowski

 

(el Ret-info)

Redaktoro: Liu Zijia